Horný Pial - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horný Pial, hungare Felsőpél, germane Ober-Pill estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Levice. Horný kaj felső signifas supra.

- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 250
- Alto super marnivelo: 170 m
- Aŭtokodo: LV...
- Poŝtkodo: 935 37
- Telefonprefikso: 36
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Šurany-Levice. La lasta troviĝas 20 km-ojn for.
La unua mencio pri la loko devenis el 1209, pri la vilaĝo en 1251 en formo "Peel". Inter 1543-1583 la vilaĝo apartenis al Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 419 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 291 da homoj, (152 hungaroj, 137 slovakoj).
- katolika preĝejo de 1830
- kalvinana preĝejo de 1837, turo alkonstruiĝis en 1929
- tombeja kapelo el la 12-a jarcento, baldaŭe barokiĝis
- Kategorio Horný Pial en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)