Hroznová Lhota - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hroznová Lhota | ||
germane Hrozna Lhotta | ||
municipo | ||
Preĝejo de sankta Johano Baptisto | ||
|
||
Oficiala nomo: Hroznová Lhota | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | |
Distrikto | Distrikto Hodonín | |
Administra municipo | Veselí nad Moravou | |
Historiaj regionoj | Moravio, Grandmoravia imperio | |
Montaro | Vizovica montetaro | |
Situo | Hroznová Lhota | |
- alteco | 203 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 54′ 28″ N 17° 25′ 01″ O / 48.90778 °N, 17.41694 °O (mapo) | |
Katastro | 9,04 km² (904 ha) Hroznová Lhota | |
Loĝantaro | 1 154 (2024) | |
Denseco | 127,65 loĝ./km² | |
Plantaro | Vina vito | |
Unua skribmencio | 1447 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 696 63 | |
NUTS 3 | CZ064 | |
NUTS 4 | CZ0645 | |
NUTS 5 | CZ0645 586188 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.hroznovalhota.cz | ||
![]() |
Hroznová Lhota (germane Hrozna Lhotta) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la norda bordo de rivereto Velička en Moravia Slovakio sur montarpiedo de Blankaj Karpatoj. Vivas ĉi tie 1 154 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hrubá Vrbka, Lipov, Kněždub, Kozojídky, Žeraviny, Tasov kaj Veselí nad Moravou.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1447.
La 15-an de marto 1939 en Hroznová Lhota eldonis reprezentantoj de etnografia grupo Etnografia Moravio Jan Uprka kaj instruisto Josef Vávra proklamon pri aparteneco de Moraviaj Slovakoj al slovaka nacio kaj suvereneco de Slovaka ŝtato (kiu estis proklamita la antaŭan tagon) super Moravia Slovakio. En la tempo de la Dua Mondmilito poste Etnografia Moravio evoluigis kunlaborismajn aktivecojn kaj ĝis Hroznová Lhota alvojaĝis multe da prominentaj naziistoj.[1]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 992 |
1880 | 1 027 |
1890 | 1 050 |
1900 | 1 098 |
1910 | 1 093 |
1921 | 1 147 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 009 |
1950 | 1 067 |
1961 | 1 264 |
1970 | 1 268 |
1980 | 1 346 |
1991 | 1 306 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 274 |
2014 | 1 265 |
2016 | 1 245 |
2017 | 1 242 |
2018 | 1 226 |
2019 | 1 229 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 240 |
2021 | 1 129 |
2022 | 1 168 |
2023 | 1 152 |
2024 | 1 154 |
- Preĝejo de sankta Johano Baptisto konstruita en la jaro 1654
Arkitektura interesaĵo estas domo kaj eksa ateliero de pentristo Joža Uprka, alikonstruita en la jaro 1904 laŭ projekto de arkitekto Dušan Jurkovič. En jarcentŝanĝo ĝi gastis vicon da kulturaj personecoj, ekz. Alois kaj Vilém Mrštíkidoj aŭ Zdenka Braunerová. En la jaro 1902 vizitis Hroznován Lhotan franca skulptisto Auguste Rodin. La domo, enloĝata de la idoj de la pentristo, troviĝas sur privata parcelo kaj ĝi ne estas al publiko alirebla.
- Naskiĝis ĉi tie MUDr. František Šantavý, DrSc., (1915–1983), gvidanto de kemia instituto de Universitato de Palacký en Olomouc.
- En Hroznová Lhota laboris kaj vivis akademia pentristo Joža Uprka (1861–1940).
- En la municipo vivis kaj laboris akademia skulptisto Leopold Velan (1906–1989), la aŭtoro de statuo sur monumento de falintoj ĉe la preĝejo de sankta Johano Baptisto.
- En Hroznová Lhota naskiĝis kaj vivis Josef Pavlica (1851–1906), landa deputito kaj municipestro
- Jura Sosnar-Honzák (1914–1989), politikisto kaj deputito
- En la jaroj 2012–2013 vidigis la municipon inter fanoj de muziko juna kvazaŭartisto kaj interneta memo Martin Kubíček kun kromnomo Metrix Steel amatore prezentantan repon, rompdancadon, bitmuzikokeston, parkuron kaj elektro bugion.[2][3]
-
Popola domo
-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
-
Restoracio
-
Municipa ofico
-
Jožka Uprka: Dia korpo en Hroznová Lhota
-
Domo de Joža Uprka
-
Infanoj en rojo en Hroznová Lhota
- ↑ Mezihorák, František. (1997) Hry o Moravu, 1‑a eldono, Praha: Mladá fronta. ISBN 80-204-0675-1.
- ↑ Metrix vyplňuje díru na trhu
- ↑ Česko má nejzábavnějšího rappera všech dob - jmenuje se Metrix!