eo.wikipedia.org

IJK 1974 - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

IJK 1974
Loko Münster,  Germanio
← Antaŭa Sekva →

vdr

la urbocentra kastelo, centro de la universitato

La 30-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1974 en la urbo Monastero (germane Münster) en la okcidento de Germanio. La kongreson partoprenis 250 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

La urbo Monastero estas karakterizita per sia universitato: granda parto de la loĝantoj estas studentoj, biciklantaj tra la urbocentro inter universitataj aranĝoj, libertempo kaj siaj loĝejoj. Pro la juneco de la loĝantaro ekde 1907 viglis junulara esperanto-grupo en la urbo, kies anoj post la fondo de la tegmentaj organizaĵoj GEJ kaj TEJO kontribuis al ties agado. La IJK-n en 1974 ĉefe organizis la aktivuloj Helmut Klünder kaj la fratoj Guido kaj Ulrich Brandenburg. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Nekutima evento estis la okazigo de tradicia okcidentgermana "pafista festo", kun vilaĝeca parado de la kongresanoj kaj blovinstrumenta orkestro, hobia vetpafado kaj bierĝardena danca festo. Kutime la plej multaj junaj esperantistoj en Germanio kritike distancas al tiaj tradiciaj "vilaĝecaj" festoj, sed kadre de la IJK estis amuze superi tiun distancemon.

v  d  r

Internaciaj Junularaj Kongresoj de TEJO

1938 1939 1947 1948 1949 1950 1951 1952 1953 1954 1955 1956 1957 1958 1959 1960 1961 1962 1963 1964 1965 1966 1967 1968 1969 1970 1971 1972 1973 1974 1975 1976 1977 1978 1979 1980 1981 1982 1983 1984 1985 1986 1987 1988 1989 1990 1991 1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011 2012 2013 2014 2015 2016 2017 2018 2019 2020 2021 2022 2022 2023 2024

emblemo de TEJO