Ilustrita Vortaro de Esperanto - Vikipedio
originalaj desegnaĵoj kaj bildoj laŭcelaj. Verko taŭga por ĉiu esperantisto, sed precipe por la lingvistoj, verko kies freŝegan, ĵusbakitan unuan volumon mi foliumas de antaŭ kelkaj tagoj. La eldono de tiel ampleksa verko estas brava entrepreno, pro ĝia multekoste en la nuntempaj cirkonstancoj, kaj pro tio ke, kuraĝe, sed logike, oni kreis kaj enmetis pli ol mil radikojn, kiuj kune kun la tuto de Plena Vortaro kaj Suplemento kaj 50.000 kunmetitaĵoj — en tute ĉirkaŭ 60.000 vortoj— , ĉiu kun sia difino, simile al nacilingvaj vortaroj, konsistigos la enhavon do la du volumoj de la verko. Por tia grandega tasko, la aŭtoro kunigis al sia laboro tiujn de diversnaciaj kaj diversfakaj kunlaborantoj, por doni al la verko plejeblan perfektecon kaj internaciecon. Tiel, kun bazo seslingva — foje 7/9— kaj etimologia, apud ĉiu radikvorto oni metas ĝian tradukon aŭ pli similan samdevenan vorton, escepte en vortoj science oficialaj, kies internacieco estas konata de ĉiu instruitulo. Malgraŭ ĝia amplekso, vera enciklopedio, la aŭtoro ne vantas diri, ke la Vortaro estas plena, tutkompleta, ĉar verdire, vortaro, eĉ la plej ampleksa, neniam estos plena kaj kompleta, kaj tial ke la senĉesa progresado de Scienco, Tekniko kaj Beletro postulas multfoje krei novajn radikojn, E speranto, vivanta lingvo, ne povas stagni, sed evolui samtakte, tra natura kaj rekta vojo. La multaj teknikismoj enmetitaj, klare diras la aŭtoro, «ne celas anstataŭigi la neprajn fakajn terminarojn, sed iel helpi al transiro de nia romantika periodo al scienca epoko». La desegnaĵoj agrable okultrafas kaj multe utilas, ĉar ili ne celas nur ornami la verkon, sed esprimi kunrilatajn ideojn kaj faciligi la komprenon de ajna difino. Ekzemple: apud banderill [tiel], tipa desegnaĵo montras, pli klare ol la plej ĝusta ekspliko, kiel banderilisto najlas aŭ kroĉas paron de banderiloj al taŭro. Ĉe diagramo de dento oni povas facile kompreni kie kuŝas la dentaj emajlo, eburo, cemento, pulpo, krono, cerviko, radiko, kc. Ĉu necesaj ĉiuj novaĵoj? Mi, pigmea esperantisto, ne kuraĝas opinii pri tio, kaj, malpli, post la uragano okazigita de Suplemento. Sendube, la apero de la Azorica Vortaro, kvankam admirinda verko, okazigos bruegan fulmotondron, ĉar ĝi ŝajnas iomete revolucia, sed, certe, post la diskutoj naskiĝos io utila por solvi la multegajn malfacilaĵojn, sin prezentantajn al la kuraĝulo, kiu riskis preni sur sin la taskon aranĝi vortaron. El la multaj vortoj sentantaj dubojn kaj dornoplenigantaj la longan vojon, jen kelkaj specimenoj: Unue mi mencias la. nutrivan vorton «garbanzo» (H) (I), Cicer sativa (L); laŭ V, kikero; laŭ A, cicero (en kvar sencoj, botanike, historie, literature kaj tipografie); en PV oni legas la vorton cicero, sed nur por la tipografia senco. Absorbi: en PV nur mensa senco; en A krome la fizika signifo de sorbi; en V nur fizika signifo. Analoj: laŭ V, historio de la jaraj okazintaĵoj. PV, S kaj A silentas. Arachis (L): greke arokos; PV, arakido; V, arakiso, arakido; A, arako; (laŭ ĉi tiu aŭtoro, arakido estas tuta familio botanika de arakoj; aliparte PV diras, ke arako estas brando eltirita el rizo). Baledo, baleto, en P. V.; la unuan akceptas V. kaj A.; por tiu ci, baleto estas malgranda balo. Buĝio: laŭ Medicina Teknika Vortaro de Briquet, uretra esplorilo. Bugio (ĉu preseraro): laŭ A, I. mezurunuo por lumigado, 2. aŭtomovila eksplodigilo; ĉi tiu lasta nomata de S, sparkilo. Albo: P V, pastra blanka tola ĝispieda mesvesto; por A plie, I. kanto frumatena, antaŭ la ruĝa krepusko, de la mezepokaj trovadoroj, (kaj ankaŭ nuntempe en Valencio, albada, alborada (H), albi, valencilingva); 2. brilblanko kiel la frumateno, kiel perlo. V silentas. Ĉu debi (A) aŭ ŝuldi (PV )? La lasta radiko, netuŝebla ĉar estas fundamenta; sed el kiu radiko derivigas la vorto debitoro (PV), kaj ĉiukaze pro kio debeto kaj ne debito? Brevo: A. I. mallonga papa dekreto; 2. noto muzika; 3. unua jarfrukto de figarbo, (ibreva, H); 4. supersigno de la ŭ esperanta; PV, S kaj V silentas. Kvoto: laŭ V, topografia senco; por PV, financa; laŭ A, ambaŭ sencoj. Sen komentario, jen kelkaj novaĵoj de Azorin: Akropolo, aktori, amfitrio, ampelografio, anakoreto, anemoskopo, antonomaso (antonomaze, laŭ V ), apikulturo, argando, morboza, mortiero, atricio, kontricio, avio, avikulturo, cipero, cipertubero, ciperaĵo, dioramo, duraluminio, epoleto (eksplodigilo), eŭforio, fakulti, femino, filipiko,fiskalo, fomenti (metafore), forniki, freno, frenilo, glaŭko, golfo (multsenca), gonometro, graŭlo, grafómetro,grafomanio, gravoza, grii, hidalgo, hierologio, hipismo, hospico, imbecilo, impedi, impertinanta, inhibi (jam en Briquet), inicialo, iuj uri, inkunablo, insinui, institui, juguli, kabino, kaciko, kaziko, kafro, kaimano, kako, kakofonio, kaloro, kalorimetro, kamaro, kantono, katastro, kateki, kelono, hermo, kinemaskopo, klepsidro, klepti, kleptomanio, kolosejo, kongrega konsoni, konstitui, konti, koordigi, kretino, krino, kroketo, kupido, kurio, kvadri, kvaresmo, kc. kc. Cu ĉiuj novaj vortoj, necesaj kaj akcepteblaj? Jen grava problemo por ke la akademianoj diskrimina (A), ĉu jes, aŭ ne! Admirindaj laboroj, tiuj de S. A. T .— Plena Vortaro kaj Suplemento— , kaj tiu de Azorin kaj kunlaborantoj, sed, por konkretaj kazoj, kiu pravas? Dume, oni povas diri, ke ne troigas kiu ŝerce diris, ke la Kreinto devigite puni kreitaĵon, devigis, ĝin verki vortaron. Por eviti la regantan kaozon [tiel] estas neprokrastebla tasko, farebla kaj farenda, verki Universalan Vortaron, taskon farotan de la plimulto el la 46 akademianoj kaj de kleraj fakuloj, kaj tia vortaro, kiel eble plej ampleksa, estos vera kunmiksaĵo el ĝeneralaj kaj fakaj radikoj. Por maldensigi la nuboplenan atmosferon mi kredas, ke utilus sendi ekzempleron de ĉio, kion oni publikigos (gazeto, revuo, libro, ke.) al la Akademio, por kribri, aŭ pli bone, bluti (V) ĉian novaĵon, kaj post detala ekzameno, akcepti aŭ malakcepti ĝin, publikigante en la plej gravaj gazetoj (represo petata) la ĵus oficialigitajn novaĵojn, kaj post la eldono de la dezirata Universala Vortaro, de tempo al tempo, publikigi aldonaĵon por pliampleksigi ĝin. Finfine mi respektplene petas al la gazetredaktoroj, ke kiam ili legos en io publikigota, novan radikon, ŝajne akcepteblan, sed ne facile kompreneblan, ili devigu la aŭtoron klarigi ĝin.
(I) H : hispanlingve; L : latinlingve; V : Vortaro de Veras; A : Vortaro de Azorin; PV : Plena Vortaro; S : Suplemento de Plena Vortaro. ”