Imperia cirklo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imperia Distrikto)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Map_of_the_Imperial_Circles_%281560%29-de.svg/350px-Map_of_the_Imperial_Circles_%281560%29-de.svg.png)
Imperia cirklo aŭ imperia distrikto, latine Circulus imperii germane Reichskreis, estis administra unuo en la Sankta Romia Imperio, regiona grupiĝo de pluraj teritorioj, por la komuna defendo, impost-kolektado kaj por la reprezentado en la organoj de la Imperio. La sistemo estis kreita en la imperia reformo de 1495 sub imperiestro Maksimiliano la 1-a por pli efika administrado de la Imperio.
Origine estis ses imperiaj cirkloj:
- la Bavaria cirklo, Bayerischer Reichskreis
- la Ŝvabia cirklo, Schwäbischer Reichskreis
- la Supra-Rejna cirklo, Oberrheinischer Reichskreis
- la (Malsuprarejna-)Vestfalia cirklo, (Niederrheinisch-)Westfälischer Reichskreis
- la Frankonia cirklo, Fränkischer Reichskreis
- la Saksia cirklo, pli poste Malsupra-Saksia cirklo, (Nieder-)Sächsischer Reichskreis
En 1512 aldoniĝis kvar pliaj:
- la Burgonja aŭ Burgundia cirklo, Burgundischer Reichskreis
- la Aŭstria cirklo, Österreichischer Reichskreis
- la Supra-Saksia cirklo, Obersächsischer Reichskreis
- la Elekto-Rejnlanda cirklo, Kurrheinischer Reichskreis
Plue ekzistis diversaj "sencirklaj" teritorioj, kiuj ne apartenis al iuj imperiaj cirkloj, inter alia la Svisa ĵurkomunumo kaj la landoj de la Bohemia krono.
- Kategorio Imperia cirklo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)