eo.wikipedia.org

János Pap - Vikipedio

  • ️Wed Dec 23 1925

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Pap
Persona informo
Pap János
Naskiĝo 23-an de decembro 1925
en Kaposvár
Morto 22-an de februaro 1994 (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Farkasrét, 1/9-1-89 Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Postenoj
Postenoj Minister of Interior of Hungary (en) Traduki (1961–1963)
member of Central Committee of the Hungarian Socialist Workers' Party (en) Traduki (1959–1985)
membro de la nacia asembleo de Hungario (1958–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

János Pap [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, teknikisto.

János Pap [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1925 en Kaposvár. Li mortis la 22-an de februaro 1994 en Budapeŝto.

János Pap post lernado estis teknikisto, inter 1946 kaj 1949 li laboris en elektrejo en Ajka, poste li havis partian postenon. Inter 1952 kaj 1954 li frekventis partian altlernejon. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li estis partiestro de Veszprém, inter 1961 kaj 1963 li estis ministro pri enlandaj aferoj, poste vicĉefministro 2 jarojn, fine inter 1965-1985 li denove estis partiestro de Veszprém. Li estis parlamenta deputito inter 1958 kaj 1985, krome li havis signifan partian postenon.