Jack Lemmon - Vikipedio
- ️Sun Feb 08 1925
El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Uhler "Jack" Lemmon III (naskiĝis la 8-an de februaro 1925 en Bostono, mortis la 27-an de junio 2001 en Losanĝeleso) estis usona aktoro.
Li mondfamiĝis pro diversaj komedioj, sed ankaŭ konvinkis la publikon en seriozaj roloj. Plurfoje li aperis kune kun Walter Matthau.
En 1996 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
- PHFFFT (Usono, 1954)
- Mister Roberts (Usono, 1955)
- Cowboy (Usono, 1958)
- Some Like It Hot (Usono, 1959)
- The Apartment (Usono, 1960)
- Irma La Douce (Usono, 1963)
- The Fortune Cookie (Usono, 1965)
- The Odd Couple (Usono, 1967)
- Avanti! (Usono, 1972)
- The Front Page (Usono, 1974)
- The China Syndrome (Usono, 1978)
- Missing (Usono, 1981)
- Maccheroni (Italio, 1985)
- Glengarry Glen Ross (Usono, 1992)
- Jack Lemmon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Jack Lemmon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)