Jacques Chirac - Vikipedio
- ️Tue Nov 29 1932
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri franca politikisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Chirac. |
Jacques René CHIRAC [ĵak rene ŝirak] (naskiĝis la 29-an de novembro 1932 en Parizo, mortis la 26-an de septembro 2019) estis franca politikisto, la franca prezidento de 1995 ĝis 2007, fondinto de la politika partio RPR. Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 2007, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.
Lia patro Abel François Chirac (1893-1968) estis bank-dungito. Li estis edziĝinta kaj patro de 2 filinoj (Laurence kaj Claude). Jacques Chirac studis en la Nacia Lernejo pri Administrado (france École Nationale d'Administration), do estis enarko.
Li komencis sian militservon la 15-an de aprilo 1955 ĉe la Kavaleria Lernejo de Saumur. Al li unue estis rifuzita la rango de oficiro (li estis komence asignita kiel duaklasa soldato en regimento en Bretonio) pro lia komunista pasinteco kaj necesis la interveno de la ligoj de la Chodron de Courcel-familio por akiri ĝin. Li finfine iĝis subleŭtenanto en la kavalerio.
Kiel studento ĉe la ENA, li povintus eviti batali en la Alĝeria Milito, sed li volontulis kaj estis asignita, de la 1-a de aprilo 1956, al la 11-a tiam 6-a regimento de afrikaj ĉasistoj. Dum sia militservo, li estis vundita en la vizaĝo kaj poste promociita al leŭtenanto komence de 1957. Li asertas, ke li neniam persone superregis torturojn kaj kontraŭis ilian "ĝeneraligitan" naturon. Li estis liberigita de sia militservo la 20-an de julio 1957. Subtenanto de franca Alĝerio, Jacques Chirac klarigas, ke li nur iĝis gaŭlisto en 1958.
En 2005, lia siatempa adjutanto Roussin estis kondamnita al kvarjara malliberigo pro subaĉetado de politikaj partioj fare de firmaoj serĉantaj publikajn kontraktojn. 42 aliaj personoj ankaŭ estis agnoskitaj kulpaj.[1] En 2006, unu el liaj intimaj amikoj George Pérol, kaj 36 aliaj personoj estis kondamnitoj al malliberigo pro sistemeca korupto ĉe parizaj municipaj apartamentoj. Atestanto asertis, ke Chirac komprometiĝis en ĉi tiuj kontantaj pagoj. En 2003-2004, okazis laŭleĝa enketo pri kiel pli ol du milionoj da eŭroj da publika mono supoze estis elspezitaj de Chirac kaj lia edzino pro propraj elspezoj inter 1987 kaj 1995. Ĉi tiu kazo fine forfalis pro jura templimo. En 2006, la eksa estro de la partio RPR en Parizo kaj naŭ aliaj personoj estis juĝitaj kulpaj pri balotfraŭdo en la urbo dum la mandato de Jacques Chirac. Lia posteulo, Jean Tiberi, estis ankaŭ akuzita de tribunalo pli frue ĉi-jare pro balotfraŭdo. En 2007, Chirac mem atestis en unu koruptokazo, kie temis pri rilatoj al fikciaj laborpostenoj ene de la RPR, sed ne en Parizo.
Jacques Chirac havis imunecon dum li estis la franca prezidento inter majo 1995 kaj majo 2007. Unue li estis akuzita la 21-an de novembro 2007 por «misuzo de publika mono».[1]
La 30-an de oktobro 2009 franca tribunalo decidis plutrakti akuzojn pri misuzo de publika mono kontraŭ Jacques Chirac por la tempo kiam li estis urbestro de Parizo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. La tribunalo volas pli precize prienketi, ĉu Chirac eble sciis, ke 21 homoj estis pagitaj de la urbo por fikciaj laborpostenoj, dum ili efektive laboris por lia politika partio, la RPR. Enketistoj asertas, ke la fikciaj laborpostenoj estis disdonataj, kaj salajroj tial pagitaj, kiam Chirac estis en sia dua mandato kiel urbestro. Ili diris, ke la misuzado de publika mono daŭris dum la unuaj tri jaroj de la administro de lia posteulo, Jean Tiberi.[1]
La pariza publika prokuroro, Jean-Claude Marin, deklaris, ke ne estas akuzaĵo kontraŭ Chirac, kaj ĝi povas jam pledi la decidon. Se jes, tribunalo faros plian decidon ene de unu jaro pri tio, ĉu daŭri la enketon. La oficejo de Jacques Chirac tuj diris, ke li restas «trankvila kaj preta montri, ke ne estis tielaj fikciaj laborpostenoj». Ankaŭ akuzitaj estas du liaj siatempaj urbestraj stabestroj, Michel Roussin kaj Rémy Chardon, kaj sep aliaj personoj.
Malgraŭ siaj laŭleĝaj problemoj, Jacques Chirac estas relative populara persono en Francio. Opinisondo en 2009 fare de la revuo Paris Match trovis, ke li estas la plej populara politikisto en la lando, kun 74 % de aprobo.[1]
- 1951, li eniras en Instituto de Parizo pri Politikaj Studioj Sciences Po
- 1954, li eniras en Skolo Nacia de Administrado ENA
- 1962, li laboras kun Georges Pompidou.
- 1967, li estas balotita deputito kaj elektita subministro pri dungado.
- 1974, li estas elektita ĉefministro de la prezidento Valéry Giscard d'Estaing.
- 1976, li eksiĝas kaj fondas la RPR.
- 1977, li estas balotita urbestro de Parizo. Li estas gardonta tiun postenon 18 jaroj.
- 1981, li kandidatiĝas por la unua fojo al la prezidenta balotado. Li ricevas nur 18 % el la voĉoj.
- 1986, RPR kaj UDF venkas la deputitaj balotado. Li iĝas ĉefministro de la socialisto François Mitterrand : unua t.n. kunvivado cohabitation).
- 1988, li malvenkas la prezidentan balotadon : François Mitterrand estas reelektita.
- 1995, li finfine venkas la prezidentan balotadon kontraŭ Lionel Jospin : li estas ricevita 52,6 % el la voĉoj.
- 1997, li malfondas la Nacian Asembleon. Maldekstraj partioj gajnas la balotadon. Lionel Jospin iĝas ĉefministro.
- 2002, li estas reelektita kiel prezidento kontraŭ Jean-Marie Le Pen (ekstrema dekstrulo) kun 82 % el la voĉoj.
- 2003, li fariĝas populara en la araba mondo pro lia oponado kaj minaco de vetoo kontraŭ la iraka milito.
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Proceso kontraŭ iama franca prezidento Chirac, teksto de la 2-a de novembro 2009 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- Jacques Chirac en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Jacques Chirac en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Jacques Chirac en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
Urbestroj de Parizo | |
---|---|
1789-1794 | |
1848 | |
1870-1871 | |
1871-1977 | ne estis urbestraro de Parizo inter 1871 kaj 1977 |
De 1977 |
Prezidantoj de la Franca Respubliko | |
---|---|
2-a respubliko (1848-1852) | |
3-a respubliko (1871-1940) | |
4-a respubliko (1946-1958) | |
5-a respubliko (de 1958) |
Bibliotekoj |
|