James Craig Watson - Vikipedio
- ️Sun Jan 28 1838
El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Craig Watson | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Persona informo | |||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1838 en Fingal | ||
Morto | 22-an de novembro 1880 (42-jaraĝa) en Madison | ||
Mortis per | Peritoneito ![]() | ||
Lingvoj | angla vd | ||
Ŝtataneco | Usono Kanado ![]() | ||
Alma mater | Universitato de Miĉigano Universitato de Lepsiko ![]() | ||
Profesio | |||
Okupo | astronomo universitata instruisto ![]() | ||
Laborkampo | Astronomio ![]() | ||
Doktoreca konsilisto | Karl Christian Bruhns • Wilhelm Scheibner vd | ||
Verkado | |||
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj vd | ||
| |||
| |||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
James Craig WATSON (naskiĝis la 28-an de januaro 1838 en Fingal (Ontario), mortis la 22-an de novembro 1880 en Madison) kanad-devena usona astronomo Lia familio, kiu naskis lin en Ontario (Kanado) transloĝiĝis al Ann Arbor (Miĉigano - Usono) en 1850.
15-jaraĝa, li enskribiĝis en la Universitato de Miĉigano, kie li lernis la latinan, la grekan, kaj la astronomion sub la instruado de profesoro Franz Brünnow, al kiu li posteulis kiel dua direktoro de la observatorio de Detrojto de 1863 ĝis 1879.
Li amasis konsiderindan monsumon per entreprenoj sen rilato kun la astronomio. Li kreis, per testamento, la Medalon James Craig Watson, kiu estas donacita de la Nacia akademio de la sciencoj al tiuj, kiuj kontribuas al la astronomio.
Li mortis pro peritoneito aĝa de nur 42 jaroj.
Li malkovris 22 asteroidojn, inter kiuj 139 Ĵuevao, en Pekino kie li estis veninte por observi la Pasadon de Venuso de 1874, La nomon "Ĵuevao" estis elektitaj de la ĉinaj estrecoj : (瑞 華, aŭ, en moderna pinjino ruìhuá) = "Oportuna (stelo) de Ĉinio".
Li kredis je la ekzisto de la planedo Vulkano, pli proksima de Suno ol Merkuro. Oni nun scias, ke tiu planedo ne ekzistas, sed estas ebleco ke asteroidoj tiel nomataj vulkanoidoj ekzistus. Li opiniis esti observinta du tiaj-tipajn planedojn dum suneklipso en julio 1878 en Vajomingo.
Oni donis lian nomon al la asteroido 729 Watsonia[1].
- Kategorio James Craig Watson en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)