„ Vere grandioza eldonaĵo laŭ aspekto kaj enhavo, pro kies aperigo la Nederlanda Laborista Federacio meritas specialan gratulon. En sistema vico preterŝoviĝas antaŭ la mirantaj okuloj de la leganto ekstreme interesaj artikoloj, pritraktantaj la historion de la ned. laborista movado. Sekvas artikoloj pri la praktika aplikado de E. en la servo de la laboristaro, pri la gazetara servo, kluba vivo, E. en Flandrujo, laboro inter la infanoj, E-ekzamenoj, E. en la presejoj, en la radio, en la lernejoj ktp., ktp. Abunda riĉeco de instruaj ilustraĵoj, agrabla preso sur luksa papero faras tiun ĉi
libron ankoraŭ pli „jubilea“ kaj oni povas preskaŭ envii la ned. E-laboristaron pro la eldono de tiu ĉi impresa kaj konvinka varbolibro ” |