Jurová - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurová, hungare Dercsika estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 430
- Alto super marnivelo: 116 m
- Poŝtkodo: 930 04
- Telefonprefikso: +421 031
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 10 km-ojn for.
La unua mencio devenis el 1253. La unua preĝejo konstruiĝis en 1519. En 1910 loĝis en la vilaĝo 532 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 442 da homoj, (416 hungaroj, 23 slovakoj).
- klasikisma katolika pilgrimloka preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1778, en 1927 trakonstruiĝis
- Kategorio Jurová en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)