eo.wikipedia.org

Justus von Liebig - Vikipedio

  • ️Wed Apr 30 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Justus von Liebig
Barono von Liebig

Barono von Liebig

Persona informo
Justus von Liebig
Naskiĝo 12-a de majo 1803
en Darmstadt, Hesio-Darmstadt,  Sankta Romia Imperio
Morto 18-a de aprilo 1873
en Munkeno, Bavario,  Germana Regno
Tombo Alter Südfriedhof (en) Traduki 48° 07′ 30″ Nordo 11° 33′ 48″ Oriento / 48.124917 °N, 11.563361 °O (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Hesio-Darmstadt vd
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bonna universitato
Universitato de Munkeno
Subskribo Justus von Liebig
Familio
Infanoj Johanna Liebig (en) Traduki, Georg von Liebig (en) Traduki, Hermann von Liebig (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Jacob Volhard (mul) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
agronomo
universitata instruisto
inventisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
Doktoreca konsilisto Karl Wilhelm Gottlob Kastner vd
Honorigoj
Honorigoj vd
Membrecoj
Membrecoj Usona Nacia Akademio de Sciencoj (Foreign Associate of the National Academy of Sciences (en) Traduki) (1867–)
Accademia delle Scienze di Torino (1854–)
Reĝa Societo de Londono (1840–)
Bavaria Akademio de la Scienco
Akademio Nacia de Scienco de la Kvardeko
Prusa Akademio de Sciencoj
Akademio Nacia de Medicino
Akademio Reĝa de Medicino de Belgio
Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
Rusia Akademio de Sciencoj
Leopoldina
Getingena Akademio de Sciencoj
Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Peterburga Akademio de Sciencoj
Hungara Scienca Akademio
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Justus Freiherr von LIEBIG [fon li:bik], denaske Justus LIEBIG (naskiĝis en Darmstadt, la 12-an de majo 1803; mortis en Munkeno la 18-an de aprilo 1873) estis germana kemiisto, kiu faris grandajn kontribuojn al la organika kemio kaj al la agrikulturo. Li konsideratas la fondinto de la industria agrikulturo, bazita sur organika kemio.

Justus von Liebig

Justus Liebig naskiĝis kiel filo de farboproduktisto kaj -komercisto en la germana urbo Darmstadt. Jam frue li eksperiemntis kun materialoj, kiujn li trovis en la metiejo de la patro, kaj evoluigis fortan intereson pri kemio. La gimnazion, kiu tradicie en Germanio finiĝas post la 13-a lerneja jaro, li nur vizitis ĝis la 11-a lerneja jaro, do ne ricevis la abituran ekzamenon. En la urbeto Heppenheim 20 kilometrojn sude de Darmstadt li komencis lerni la metion de apotekisto, sed post nelonga tempo nekontente ĉesis la metilernadon.

Liebig en malfrua aĝo

Dum oktobro 1819 li en la universitato de Bonn komencis studi kemion. Profesoroj ekaprezis lian talenton kaj li dungiĝis kiel asistanto en universitata laboratorio. Kiam lia ĉefa profesoro ricevis novan postenon en la Universitato de Erlangen, Justus Liebis sekvis lin kaj en Erlangen doktoriĝis. Dum maro 1822 li partoprenis en demonstracioj de demokratiemaj studentoj kaj sekve estis serĉata de la loka polico, tiel ke li devis fuĝi hejmen al Darmstadt. Lia profesoro en Erlangen poste atingis, ke la grandduko de Darmstadt atribuis al Justus Liebig stipendion, kiu ebligis pluan studadon en la universitato Sorbono de Parizo. Ĉi-tie li konatiĝis kun la siatempe plej progresemaj profesoroj pri kemio.

Pro subteno de la natursciencisto Alexander von Humboldt, Justus Liebig en aĝo de nur 21 jaroj dum majo 1824 iĝis eksterordinara profesoro ĉe la universitato de Gießen; jaron poste li iĝis ordinara profesoro. Malgraŭ minimuma salajro kaj la neceso mem aĉeti multajn materialojn por eksperimentoj, liaj interesaj instrumetodoj rapide igis lin tre populara profesoro. Por mildigi la privatajn financajn problemojn, Justus Liebig de 1827 ĝis 1833 kune kun tri aliaj profesoroj pri kemio vivtenis privatan instituton, kiu edukis apoteko-helpistojn. Pro lia kreskanta renomo, iom post iom studentoj el pluraj ŝtatoj (inter ili 84 angloj kaj 18 usonanoj) aliĝis al la universitato de Gießen, por aŭdi liajn prelegojn pri kemio kaj farmacio. Dum 1845 li pro siaj meritoj estis nobeligita. (Ekde tiam li portis la titolon Freiherr (barono) kaj la vorteton von en sia nomo.)

Li ricevis posteno-ofertojn de la universitatoj Tallinn 1827, Göttingen 1835, Sankt-Peterburgo 1839, Vieno 1841, Londono 1845 kaj Hajdelbergo 1851, kiujn li malakceptis, sed surbaze de kiuj li paŝon post paŝo povis elmarĉandi pli bonan salajron en la universitato de Gießen. Dum 1852 li tamen akceptis oferton pri profesoriĝo en la Ludoviko-Maksimiliano-Universitato Munkeno. Post kiam li evoluigis mineralan sterkon surbaze de superfosfato, li iĝis kunfondanto de la Bavaria Akcia Kompanio pri Kemiaj kaj Agrikulturaj Fabrikaĵoj, kiuj ankoraŭ nuntempe ekzistas kun la nuna germana nomo "Süd-Chemie". La 15-an de decembro 1859 li iĝis prezidanto de la Bavaria Akademio de Sciencoj, kaj havis tiun postenon ĝis sia morto la 18-an de aprilo 1873. Dum 1870 li aldone iĝis honora civitano de la urbo Munkeno.

germania 55-cenda poŝtmarko, kiu aperis dum 2003 okaze de la 200-a naskiĝtago de Justus von Liebig

La universitato de Gießen post la Dua Mondmilito honorige ricevis lian nomon kaj nuntempe nomiĝas Justus-Liebig-Universitato Gießen.

Inter la plej gravaj eltrovaĵoj de Justus von Liebig estas:

En la historio de kemio Justus von Liebig elstaras kiel la plej konata kaj plej sukcesa kemiisto de la 19-a jarcento, kiel fondinto de la organika kemio, la agrikultura kemio kaj de fiziologio de nutrado. Pro sia intensa verkado de literaturo li havis grandan influon pri la evoluo de sia fako.

En 1858 li ricevis membrecon en Hungara Scienca Akademio.

v  d  r

Ĉefaj kemiistoj
Famaj kemiistoj

Adolf von Baeyer (1835-1917)Albert Szent-Györgyi (1893-1986)Aleksandro Butlerov (1828-1886)Aleksandro Popov (1840-1881) • Александр Зайцев (1841-1910)  • Alexey Favorsky (1860-1945)  • Alexandre Brongniart (1770-1847)  • Amedeo Avogadro (1776-1856)  • Antoine Charlard (1796-1879)  • Antoine Lavoisier (1743-1794) • Archibald Scott Couper (1831-1892)  • Ascanio Sobrero (1812-1888)  • Aŭgusto Kekuleo (1829-1896)  • Svante Arrhenius (1859-1927)  • August von Hofmann (1818-1892)  • Bernard Courtois (1777-1838)  • Carl Auer von Welsbach (1858-1929)  • Carl Friedrich Gauß (1777-1855)  • Carl Gräbe (1841-1927)  • Charles Friedel (1832-1899)  • Charles Gerhardt (1816-1856)  • Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884)  • Dmitri Mendeleev (1834-1907)  • Emil Erlenmeyer (1825-1909)  • Emilio Klapejrono (1799-1864)  • Erwin Schrödinger (1887-1961)  • Ferdinand Tiemann (1848-1899)  • François Stanislas Cloez (1817-1883)  • Frederiko Beilŝtejno (1838-1906)  • Friedrich Mohs (1773-1839)  • Friedrich Wöhler (1800-1882)  • Fritz Haber (1868-1934)  • Gilbert Newton Lewis (1875-1946)  • Hans Adolf Krebs (1900-1981)  • Johano Miarvajno (1879-1965)  • Heinrich Caro (1834-1910)  • Henry Moseley (1887-1915)  • Henry Louis Le Châtelier (1850-1936) • Emil Fischer (1852-1919)  • Hermann Julius Kolbe (1855-1939)  • Hermann Kolbe (1818-1884)  • Humphry Davy (1778-1829)  • Igor Kurĉatovo (1903-1960)  • Ivan Turgenev (1818-1883)  • Jacobus Henricus van 't Hoff (1852-1911)  • Jean-Baptiste Dumas (1800-1884)  • Егор Вагнер (1849-1903)  • Johano Buknero (1783-1852)  • Johannes Brønsted (1879-1947)  • Jöns Jakob Berzelius (1779-1848)  • Josiah Willard Gibbs (1839-1903)  • Юлия Лермонтова (1846-1919) • Justo de Libiko (1803-1873) • Karlo Vajarstraso (1815-1897)  • Kurt Alder (1902-1958)  • Leopold Gmelin (1788-1853)  • Linus Pauling (1901-1994)  • Gay-Lussac (1778-1850)  • Louis-Jacques Thénard (1777-1857)  • Ludwig Claisen (1851-1930)  • Michel-Eugène Chevreul (1786-1889)  • Михаил Львов (1848-1899)  • Modesto Musorgskij (1839-1881)  • Nikolao Demjanov (1861-1938)  • Николай Кижнер (1867-1935)  • Nikolao Vavilov (1887-1943)  • Nikolay Beketov (1827-1911)  • Nikolay Zinin (1812-1880)  • Otto Diels (1876-1954)  • Paul Ehrlich (1854-1915)  • Lecoq de Boisbaudran (1838-1912)  • Paul Sabatier (1854-1941)  • Petro Jozefo Peletiero (1788-1842)  • Robert Bunsen (1811-1899)  • Rudolf Clausius (1822-1888)  • Sergej Lebedefo (1874-1934)  • Stanislao Kanicaro (1826-1910)  • Teofilo Julio Peluzo (1807-1867)  • Трофим Лысенко (1898-1976)  • Viktor Grignard (1871-1935)  • Vladimiro Markovnikof (1837-1904)  • Vladimir Ipatieff (1867-1952)  • Wilhelm Ostwald (1853-1932)