eo.wikipedia.org

Kaboverdo - Vikipedio

  • ️Mon Feb 13 2006

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Alidirektita el Kabo-Verdo)

Kabo-Verda Respubliko
República de Cabo Verde

Flago de Kabo-Verdo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Cântico da Liberdade
Kanto de l' Libereco
Nacia devizo: Unio, Laboro, Progreso
(Portugala: Unidade, Trabalho, Progresso)
suverena ŝtato
lando
insula lando
insulara lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Prajo,
14° 55′ N 23° 31′ U / 14.917 °N, 23.517 °U (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) Portugala
Uzata(j) lingvo(j) portugala lingvo, Kabo-Verda kreolo
Areo 4 033 km²
- % de akvo Nesignifa %
Vivolongo 70 (2012)
Horzono -1
Interreta domajno cv
Landokodo CV
Telefona kodo 238
Plej alta punkto Pico do Fogo
Plej malalta punkto Pedra de Lume salt ponds
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro José Maria Neves
Ĉefministro Ulisses Correia e Silva
Nacia tago 5-an de julio
Sendependiĝo disde Portugalio 5-an de julio 1975
Ekonomio
Valuto Kaboverda eskudo CVE (CVE)
MEP laŭ 2012
– suma $ 2 109 Mio.
– pokapa $ 3 946
Membro de
Internacia Centro por Dispozicio de Disputoj pri Investado (2011–)
Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj (2003–)
Observejo Ekonomika kaj Statistika de Afriko Sub-Sahara (2002–)
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (1996–)
Komunumo de portugallingvaj landoj (1996–)
Multflanka Investado-Garantia Agentejo (1993–)
Tutmonda Pridogana Organizo (1992–)
Internacia Financa Korporacio (1990–)
Interpol (1989–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo (1978–)
Internacia Disvolviĝa Asocio (1978–)
Unesko (1978–)
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (1977–)
Universala Poŝta Unio (1976–)
Internacia Telekomunika Unio (1976–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio (1975–)
Unuiĝintaj Nacioj (1975–)
Organizaĵo por Afrika Unueco (1975–)
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Monda Organizaĵo pri Komerco
Afrika Unio
Monda Organizaĵo pri Sano
Alianco de Insuletaj Ŝtatoj
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Unesko
Grupo 77
Internacia Civila Aviada Organizaĵo
Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
Afrika Banko por Disvolviĝo
Ekonomika Komisiono por Afriko de la Unuiĝintaj Nacioj
OUNID
Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo
Internacia Mara Organizo
Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado
Internacia Valuta Fonduso
Traktato pri Nuklea Ne-disvastiĝo
Intelsat (en) Traduki (–2001)
Movado de Nealiancitaj Landoj
Afrika Kontinenta Liberkomerca Areo Redakti la valoron en Wikidata vd
AkvejoAtlantiko
Koordinatoj15° 18′ 0″ N, 23° 42′ 0″ U (mapo)15.3-23.7
Plej alta punktoPico do Fogo [+]
Plej malalta punktoPedra de Lume salt ponds [+]
- malalteco30 m sub la marnivelo [+]
Akvokolektejo4 033 km² (403 300 ha) [+]
Areo4 033 km² (403 300 ha) [+]
Loĝantaro555 988 [+] (2020)
HorzonoCape Verde Time, UTC-01:00, Atlantic/Cape_Verde [+]
Kaboverdo (Kabo-Verdo)
Kaboverdo (Kabo-Verdo)

Kaboverdo (Atlantika oceano)
Kaboverdo (Atlantika oceano)

Map
Kaboverdo
Vikimedia Komunejo:  Cape Verde [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

vdr

Kaboverdo (portugale Cabo Verde [kabu verd]) estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantiko, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.

  • Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
  • Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
  • Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ĉefurbo: Prajo (38 mil).
  • Kredantoj: katolikoj - 90%.
  • Eksporto: fiŝo, salo, banano.
  • Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ĝi ne havis loĝantojn.
  • Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas loĝantojn.
    • Santiago (Praia)
    • Boa Vista (Sal-Rei)
    • Brava (Vila Nova Sintra)
    • Fogo (São Filipe)
    • Sal (Santa Maria)
    • São Nicolau (Vila da Ribeira Brava)
    • São Vicente (Mindelo)
    • Maio (Vila de Maio)
    • Santo Antão (Ribeira Grande)
    • Santa Luzia (ne havas loĝantojn!)
Topografia mapo

La lando estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]

La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jenaj:

La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]

Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.

Politike la lando estas dividita en 22 provincojn aŭ komunumojn (concelhos): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.

Morna estas populara muzikstilo el Kaboverdo.

Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

ĉiujaraj veterstatoj

temperaturo

pluv-falo mm

januaro

75

24 °C

5.3mm

februaro

75

24 °C

3.8mm

marto

77

25 °C

1.3mm

aprilo

77

25 °C

0.0mm

majo

78

25 °C

0.0mm

junio

79

26 °C

0.0mm

julio

81

27 °C

0.8mm

aŭgusto

84

29 °C

14.1mm

septembro

85

29 °C

33.6mm

oktobro

83

29 °C

6.5mm

novembro

81

27 °C

2.5mm

decembro

77

25 °C

1.6mm

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 The Peace Corps Welcomes You to Cape Verde. Peace Corps (Aprilo 2006). Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas de publika havaĵo

v  d  r

Afrika Unio

 Alĝerio  Angolo  Benino  Bocvano  Burkino  Burundo  Centr-Afrika Respubliko  Ĉado  Ebura Bordo  Egiptio  Ekvatora Gvineo  Eritreo  Etiopio  Gabono  Gambio  Ganao  Gvineo  Gvineo-Bisaŭo  Ĝibutio  Kaboverdo  Kameruno  Kenjo  Komoroj  Respubliko Kongo  Demokratia Respubliko Kongo  Lesoto  Liberio  Libio  Madagaskaro  Malavio  Malio  Maroko  Maŭricio  Maŭritanio  Mozambiko {{{1 Namibio  Niĝerio  Niĝero  Okcidenta Saharo  Santomeo kaj Principeo  Ruando  Sejŝeloj  Senegalo  Sieraleono  Somalio  Sudano  Sud-Sudano  Sud-Afriko  Svazilando  Tanzanio  Togolando  Tunizio  Ugando  Zambio  Zimbabvo