Karl-Heinz Narjes - Vikipedio
- ️Mon Jan 26 2015
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl-Heinz Narjes | |||
---|---|---|---|
![]() Karl-Heinz Narjes | |||
Persona informo | |||
Karl-Heinz Narjes | |||
Naskiĝo | 30-a de januaro 1924 en Soltau | ||
Morto | 26-an de januaro 2015 en Bonno | ||
Lingvoj | germana vd | ||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||
Alma mater | Hamburga universitato ![]() | ||
Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio ![]() | ||
Profesio | |||
Okupo | politikisto ![]() | ||
Aktiva en | Bonno • Kiel vd | ||
| |||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Karl-Heinz NARJES (naskiĝis la 30-an de januaro 1924 en Soltau, mortis la 26-an de januaro 2015 en Bonn) estis germana politikisto. Li interalie inter la jaroj 1969 kaj 1973 estis ministro pri ekonomio kaj trafiko de la plej norda federacia lando de Germanio, Ŝlesvigo-Holstinio, kaj estis membro de la Eŭropa Komisiono Thorn de la jaroj 1981 ĝis 1985, tie respondecante pri la fakoj interna merkato, industrio, dogana unio, medio kaj rajtoj de konsumantoj kaj nuklea sekureco, kaj komisionano kaj vicprezidanto en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn industrio, teknologio, esploro kaj scienco. Karl-Heinz Narjes estis membro de la konservativa partio CDU de Germanio.
Eŭropa Komisiono (1985–1989: Komisiono Delors 1) ![]() | |
---|---|
Jacques Delors • Frans Andriessen • António Cardoso e Cunha • Claude Cheysson • Henning Christophersen • Willy De Clercq • Francis Cockfield • Stanley Clinton Davis • Manuel Marín • Abel Matutes • Nicolas Mosar • Karl-Heinz Narjes • Lorenzo Natali • Alois Pfeiffer - Peter Schmidhuber • Carlo Ripa di Meana • Peter Sutherland • Grigoris Varfis | ![]() |
ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono |
Eŭropa Komisiono (1981–1985: Komisiono Thorn) ![]() | ||
---|---|---|
Prezidanto | ![]() | |
Komisionanoj | Frans Andriessen • Richard Burke • Claude Cheysson - ekde majo 1981 Edgard Pisani • Étienne Davignon • Antonio Giolitti • Finn Olav Gundelach - Poul Dalsager • Wilhelm Haferkamp • Giorgos Kontogeorgis • Lorenzo Natali • Karl-Heinz Narjes • Michael O'Kennedy • François-Xavier Ortoli • Ivor Richard • Christopher Tugendhat |
- Kategorio Karl-Heinz Narjes en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)