Karnak - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la egiptia loko Karnak. Ĝi ne konfuziĝu kun la loko Carnac en la francia region Bretonio, fama pro siaj vicoj de menhiroj |
Karnak | |
---|---|
![]() | |
arkeologia loko [+] | |
Koordinatoj | 25° 43′ 6″ N, 32° 39′ 30″ O (mapo)25.71833333333332.658333333333Koordinatoj: 25° 43′ 6″ N, 32° 39′ 30″ O (mapo) |
Akvokolektejo | 0,7 km² (70 ha) [+] |
Areo | 0,7 km² (70 ha) [+] |
Estiĝo | -3200 |
![]() |
|
Karnak | |
![]() |
|
Karnak (arabe الكرنك, al-Karnak - "fortikita vilaĝo") estas loĝloko en Supra Egiptio, ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, proksimume 2,5 kilometrojn norde de la urbo Luksoro. La loko Karnak aparte famas pro la plej granda konservita templaro de antikva Egiptio. La loĝloko ricevis sia nomon pro la altaj muroj, kiuj imprese ĉirkaŭas la templon[1]. La tri templaj kompleksoj de Karnak ampleksas la nordan parton de la antikva urbo Tebo.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5f/Maxime_Du_Camp_-_Pfeiler_von_Karnak%2C_1850.jpg/250px-Maxime_Du_Camp_-_Pfeiler_von_Karnak%2C_1850.jpg)
La templaro konsistas el tri distriktoj ĉirkaŭitaj per muroj - la distrikto de la dio Amon-Reo, la distrikto de la falkokapa dio Montuo kaj la distrikto de la diino Muto. Krom tiuj tri grandaj templaj areoj ankoraŭ ekzistas templo de la dio Atono, kiun la faraono Aĥnatono konstruigis en la sesa jaro de sia regado en Karnak.
- Karnak en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Karnak en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- ↑ Thomas Kühn: "Karnak - Himmel auf Erden" (germane: "Karnak - ĉielo surtere") en "Kemet" kajero 1, 2001, ISSN 0943-5972