Kisnamény - Vikipedio
Kisnamény [kiŝnamEnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat. Kis signifas: malgranda.

Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 4737
- Telefonkodo: 44
Situo
Kisnamény situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Fehérgyarmat kaj Csenger troviĝas po 17, Mátészalka 34, Vásárosnamény 42 kilometrojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la 15-a jarcento. En 1670 tie okazis departementa kunsido. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo el la 15-a jarcento
- klasikisma nobeldomo de Domahidy [domahidi] el la 19-a jarcento
- fiŝkaptista lago
Famuloj
Fontoj
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu
- www.iranymagyarorszag.hu
- Kategorio Kisnamény en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)