Klešice - Vikipedio
- ️Mon Jul 24 2017
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klešice | ||
municipo | ||
Municipa ofico | ||
|
||
Oficiala nomo: Klešice | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Chrudim | |
Administra municipo | Heřmanův Městec | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Svitava montetaro | |
Situo | Klešice | |
- alteco | 252 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 57′ 49″ N 15° 40′ 53″ O / 49.96361 °N, 15.68139 °O (mapo) | |
Katastro | 4,66 km² (466 ha) Klešice | |
Loĝantaro | 434 (2024) | |
Denseco | 93,13 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1131 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 538 03 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0531 | |
NUTS 5 | CZ0531 573787 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.klesice.cz | ||
![]() |
Municipo Klešice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono ĉe la rivereto Podolský, 3 km norde de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 434 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkovice, Heřmanův Městec, Rozhovice, Svinčany kaj Jezbořice.
Al la vilaĝo apartenas de la jaro 1789 suda parto de domaro Nákle kaj ankaŭ estinta muelejo Lukavec sub Jezbořice. En ebena, milde ondoforma ĉirkaŭaĵo superas herbejoj kaj kampoj uzataj por agrikulturado kaj kreskaĵgenetiko. En Klešice estas haltejo de fervoja linio inter Heřmanův Městec kaj Chrudim.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en juĝa protokolo el la 5-a de novembro 1257, kie oni parolas pri juĝa atestanto Marquardus de Clessicz (Markvardo de Klešice). En la jaro 1848 estis en Ĉeĥaj landoj nuligita regateco kaj sinjorejoj perdis administran kaj juĝan jurpovon. La korto en Klešice restis en havaĵo de familiaro Kinský ĝis la jaro 1945. En Klešice sur rivereto estis jam en la jaro 1448 tri muelejoj kun akvoradoj, el kiuj du muelejoj konserviĝis ĝis fino de la dua mondmilito. En pasinteco loĝantaro ĉi tie vivtenis sin krom agrikulturado ankaŭ per fiŝbredado, vinkulturado kaj eĉ per martelmaŝinado. De la jaro 1976 estis Klešice urboparto de Heřmanův Městec, sed de la jaro 1992 ĝi ree estas memstara komunumo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 392 |
1880 | 410 |
1890 | 404 |
1900 | 389 |
1910 | 386 |
1921 | 401 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 384 |
1950 | 286 |
1961 | 307 |
1970 | 262 |
1980 | 241 |
1991 | 244 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 279 |
2011 | 380 |
2014 | 389 |
2016 | 390 |
2017 | 388 |
2018 | 394 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 404 |
2020 | 393 |
2021 | 398 |
2022 | 402 |
2023 | 428 |
2024 | 434 |
- Klešice
- Nákle
- En sinjora korto estas interesa malnova grenejo.
- Apud ŝoseo el Heřmanův Městec al Jezbořice estas domo kun preformita fostarĉarpentaĵo, en tiu ĉi regiono rara.
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 1 ĉeĥe Arkivigite je 2017-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 ĉeĥe Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 - biciklovojoj ĉeĥe Arkivigite je 2017-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo
- Paĝaro de biciklovojo ĉeĥe Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine