eo.wikipedia.org

Lago Szelidi - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Larĝa laga panoramo

Larĝa laga panoramo

Lago Szelidi
Lagobordo

Lagobordo

lagoprotektata areo
Ĉefaj fontoj ne estas
Ĉefaj elfluoj ne estas
Datenoj
Koordinatoj 46° 37′ 53″ N, 19° 2′ 56″ O (mapo)46.63138888888919.048888888889Koordinatoj: 46° 37′ 53″ N, 19° 2′ 56″ O (mapo)
Lago Szelidi (Hungario)
Lago Szelidi (Hungario)

Map

Lago Szelidi

Surfaca areo 0,8 km²
Maksimuma longo 5 km
Maksimuma larĝo 200 m
Maksimuma profundo 4 m

vdr

La Lago Szelidi, hungare Szelidi-tó estas malgranda salakva lago, tamen signifa turista celloko en proksimeco de Dunapataj (Hungario). La lago estas la kvina (ne artefarita) plej granda en Hungario.

Aerfoto pri la lago
Aerfoto pri la lago

Tiu loko estis iam branĉo de la Danubo, kiun baldaŭ la rivero forlasis. Dum dominado de turkoj apud la lago situis vilaĝeto Szelid (menciita lastfoje en 1560), kiu senhomiĝis, tamen la lago portas la nomon. Jam ekde tiam oni daŭre profitis la lagon la malsanuloj por resaniĝi.

La suda bordo estas sabla, tial oni establis somerajn strandojn. Dunapataj establis ankaŭ feriejon kaj kampadejon. La lago mem estas ankaŭ parto de nacia parko "Kiskunság." Estas vojeto perpieda aŭ bicikla 2400 metrojn longa kun 12 stacioj, kiuj prezentas la plenan naturon de la lago. Ankaŭ fiŝkaptistoj profitas la lagon.

La akvo estas senodora kaj spite la kemiajn kombinaĵojn la akvo ne estas deklarita kuracakvo.