Le Raincy - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Raincy | |||
---|---|---|---|
La urbodomo de Le Raincy | |||
komunumo en Francio | |||
| |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Francilio | ||
Departemento | Seine-Saint-Denis | ||
Arondismento | Le Raincy | ||
Kantono | Villemomble | ||
Urbestro | Jean-Michel Genestier (2014–2026) | ||
Insee-kodo | 93062 | ||
Poŝtkodo | 93340 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 778 (2022) | ||
Loĝdenso | 6 597,3 loĝ./km2 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48° 54′ N, 2° 31′ O (mapo)48.899172.52306Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 31′ O (mapo) | ||
Alteco | 56 ĝis 114 m | ||
Areo | 2,24 km2 | ||
Situo | |||
Le Raincy [lə ʁɛ̃si] estas franca komunumo, ĉirkaŭurbo de Parizo kaj subprefektejo de la departemento Seine-Saint-Denis, en la regiono Francilio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 14 778 loĝantoj sur areo de 2,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 597 loĝantoj/km²; en 2011 estis 13 928 loĝantoj[1]. Administre la komunumo estas la administra centro de samnoma arondismento Le Raincy. Ekde 2015 ĝi krome grupiĝas en la kantono Villemomble.
La teritorio havas komunan limon kun Livry-Gargan, Clichy-sous-Bois, Gagny, Les Pavillons-sous-Bois, Villemomble kaj Bondy.
Le Raincy situas 13 km nordoriente de la centro de Parizo.
La Preĝejo Notre-Dame de Raincy estas moderna preĝejo konstruita en 1922-1923 de la francaj arkitektoj Gustave kaj Auguste Perret. Ĝi estas konsiderata simbola monumento de la moderna arkitekturo, kaj ŝuldas famon al la fakto ke temas pri la unua preĝejo konstruita el ŝtalbetono en Francio.
La stacidomo Le Raincy - Villemomble - Montfermeil, kiu troviĝas en la teritorioj de Le Raincy kaj Villemomble, estas haltejo de la regiona linio RER E.
- ↑ Insee. Populations légales 2011 - 93062-Le Raincy (france). Alirita 23-an de junio 2014 .
- Kategorio Le Raincy en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)