Lesbo - Vikipedio
- ️Tue Jan 10 2006
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lesbo | |
---|---|
![]() Situo de la regiono Norda Egeo | |
insulo | |
Akvejo | Egea maro |
Geografia situo | 39° 12′ N, 26° 18′ O (mapo)39.226.3969Koordinatoj: 39° 12′ N, 26° 18′ O (mapo) |
Areo | 1 633 km2 |
Plej alta loko | Lepetimno 969 m |
Ŝtato | ![]() |
Loĝantaro | 83 068 (2021) |
Ĉefa loko | Mitileno |
Lesbo (greke Λέσβος /'lesvos/)[1] estas greka insulo en la nordorienta Egea maro.
La ĉefurbo estas Mitileno.[2] Dum kelkaj jarcentoj (ĉefe de la 18-a al la 20-a jarcento) la nomo de la ĉefurbo estis uzata ankaŭ por la tuta insulo - malofte ankoraŭ nuntempe (neoficiale).
La insulo havas areon de 1630 km² kaj ĉirkaŭ 83 000 loĝantojn (en 2021). Estas du grandaj golfoj.
La interno estas riĉa je altaĵoj. Estas du montoj preskaŭ samaltaj kies pintoj alproksimiĝas 1000 m: Lepetimno (969 m) en la nordo kaj Olimpo (968 m) en la sudo.
La ĉefurbo Mitileno (greke Μυτιλήνη /miti'lini/), kun ĉirkaŭ 33mil loĝantoj (2021), kuŝas apud la sudorienta angulo.
La ceteraj urbetoj estas malgrandaj (ĉiu entenas malpli ol 5mil loĝantoj).
La poetoj Terpandro, Ariono, Sapfo kaj Alkeo tie naskiĝis.
Ĝi estas aparte konata kiel la hejmo de la poetino Sapfo, kiu havis reputacion por samseksemo; de tie venas la vortoj "lesbo" aŭ lesbanino por samseksemulino.
- http://www.lesvos.gr/nomos/general.htm Arkivigite je 2006-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.holiday.gr/gr/place5.php?place_id=41
- http://www.culture.gr/maps/aigaio/lesvos/lesvos.html Arkivigite je 2003-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.greeknet.com/history1.htm