Listo de lingvoj de la mondo - Vikipedio
- ️Sun Oct 14 2012
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Listo de lingvoj)
Alfabeta listo de lingvoj de la mondo, kiel prezentitaj ĉi sube, ne estas senproblema. Ne ekzistas klara kriterio por konstati kun certeco, ke unu lingva varianto estas lingvo kaj la alia dialekto; la distingo inter ambaŭ estas artefarita, ĉar ĉi tie interligiĝas politikaj, kulturaj kaj lingvaj kriterioj. Kion lingvisto perceptos kiel unu lingvon (ekzemple la rumana kaj moldava), politikistoj povas vidi kiel du disajn lingvojn kaj inverse.
Ĉi tiu listo (ankoraŭ) ne estas kompleta. Ethnologue estas listo kun nomoj de proksimume 6800 lingvoj kaj 41 000 alternativaj nomoj de lingvoj kaj dialektoj. Linguasphere (Observatoir linguistique) komencis kun simile ampleksa projekto, kiu baziĝas sur alia klasifika sistemo.
Ĉi tiu listo de lingvoj listigas laŭ alfabeta ordo lingvojn, kiuj estas (aŭ iam estis) parolataj de homoj.
Por aliaj listoj pri homaj lingvoj, vidu
- Listo de lingvoj laŭ familio
- Listo de lingvoj laŭ ISO 639
- Listo de lingvoj laŭ skribsistemo
- Listo de lingvoj laŭ parolantaro
- Listo de kreolaj lingvoj
Por komputilolingvoj, rigardu la Liston de komputilolingvoj.
Por listo de lingvoversioj de Vikipedio (kun lingvokodo) vidu ĉi tie.
El la proksimume 7000 lingvoj nun aperas proksimume 300 ĉi tie.
![Monda mapo de lingvoj](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/89/Languages_world_map.png/660px-Languages_world_map.png)
Abaza - Abenaka - Abĥaza - Aĉea - Adigea - Afara - Afrikansa - Ajmara - Ajnua - Akada - Akana - Albana - Alemana - Aleuta - Amhara - Amona - Andalusa araba - Angla - Anglosaksa - Angolara - Antikva greka - Apaĉa - Araba - Aragona - Aramea - Armena - Arpitana - Asama - Asturia - Aŭstra germana - Azerbajĝana
Babilonia - Balia - Balta - Baluĉa - Bambara - Banda - Baŝkira - Bataka - Baza Angla - Beĝaa - Belorusa - Beluĉa - Bemba - Bengala - Berbera - Betia - Bikola - Bilia - Birma - Bislama - Boĝpura - Bosna - Brahua - Bretona - Buĝia - Bujia - Bulgara - Bulua - Bundela - Burjata - Burunda - Buruŝa
Cebua - Ceza - Cigana - Cocila - Conga - Cvana
Ĉabakano - Ĉamora - Ĉeĉena - Ĉeĥa - Ĉeroka - Ĉijaŭa - Ĉimba - Ĉina - Ĉuka - Ĉukĉa - Ĉuvaŝa
Dakotaa - Dana - Dinka - Djola - Duala - Dzonka
Eda - Egipta - Elama - Emilia-romanja - Enga - Eskima - Esperanto - Estona - Etruska - Eŭska - Evea
Fanagaloa - Fenica - Feroa - Fiĝia - Filipina - Finna - Fonua - Franca - Franka - Friga - Frisa - Friula - Fula
Gaela - Gagauza - Galega - Galoa - Ganda - Gaŭla - Germana - Geeza - Gloso - Gonda - Gota - Gotlanda - Greka - Gronlanda - Guaraa - Guĝarata - Gura - Gvarania
Haitia - Harjana - Haŭsa - Havaja - Hebrea - Hiligajnona - Hindia - Hirimotua - Hispana - Hitita - Hungara
Ibibia - Idiom Neutral - Ido - Igba - Iĝoa - Iloka - Indonezia - Inguŝa - Intergloso - Interlingvao - Interlingveo - Inuita - Inupiaka - Irlanda - Islanda - Itala
Japana - Jaŭa - Java - Jida - Joruba - Judezmo - Judhispana
Kabila - Kaĉina - Kaĵun-franca - Kalmuka - Kamakana - Kamba - Kamboĝa - Kanara - Kanura - Karaĉaj-balkara - Karaima - Karakalpaka - Karena - Karolina - Kartvela - Kastilia - Kaŝmira - Kaŝuba - Kataluna - Katarevuso - Kazaĥa - Keĉua - Keta- Kiĉea - Kikuja - Kimbunda - Kimra - Kirgiza - Kiribata - Klingona - Kmera - Koknara - Kokoma - Komia - Konga - Konkana - Kopta - Korea - Kornvala - Korsika - Kosa - Kria - Krio - Kriulo - Kroata - Kulina - Kumika - Kuna - Kurda - Kvama -
Lakota - Laosa - Laŝucida - Latina - Latino sen fleksio - Latva - Lingala - Limburga - Lingva-frankao - Lingwa de Planeta - Lingvo Internacia - Litova - Loglano - Loĵbano - Loloa - Lua - Luba - Luhia - Luksemburga
Madura - Magaha - Majaa - Maitila - Makasara - Makedona - Makonda - Makua - Malagasa - Malaja - Malajala - Malecita - Maldiva - Malinka - Malsuprasoraba- Malta - Manipura - Manksa - Maorea - Maoria - Mapuĉa - Marata - Maria - Marŝala - Marvara - Masaja - Matabela - Mendea - Miaa - Minankabaŭa - Mingrela - Mixa - Moldava - Mona - Mongola - Mordva (Erzja kaj Mokŝa) - Mosia - Motua
Naluo - Naura - Navatla - Navaha - Nederlanda - Neneca - Nepala - Nevara - Niua - Njamveza - Njanĝa - Njankora–Kiga - Norena - Norna - Norvega - Novialo
Oĝibva - Okcidentalo - Okcitana - Orijo - Oroma - Oseta - Oska - Ovimbunda
Palaŭa - Palia - Panĝaba - Papiamento - Paskinsula - Paŝtua - Pedia - Persa - Pikta - Platgermana - Pola - Portugala - Praskandinavia - Provenca - Prusa
Romanĉa - Romaa - Romanova - Ruanda - Rumana - Rusa - Rusina - Rutena
Sabiro - Samaria - Samea - Samoa - Sangoa - Sanskrito - Santala - Sarda - Sejŝela - Senufa - Serba - Serbokroata- Siama - Sicilia - Signolingvoj - Sinda - Sinhala - Siria - Skotgaela - Skota - Slavono - Slovaka - Slovena - Slovio - Sogda - Solresolo - Somala - Songaja - Soraba - Sota - Sunda - Sumera - Svahila - Svazia - Sveda
Tagaloga - Taĝika - Tahitia - Taliŝa - Tamila - Tata - Tatara - Telugua - Tetuna - Tibeta - Tigraja - Tigrea - Tikuna - Tokelaa - Tok-Pisino - Tokipono - Tonga (pluraj je tiu nomo) - Tornival-finna - Tuarega - Tupia - Turka - Turkmena - Tuva
Udmurta - Ujgura - Ukraina - Ulstera skota - Urduo - Uzbeka
Valisa - Valona - Vendaa - Venecia - Vjetnama - Volapuko - Volofa
Lingvo | |
---|---|
Lingvistiko • Interlingvistiko • Planlingvo • Lingvaj familioj • Lingva filono • Senparenca lingvo | |
Listoj | alfabetorde • laŭ ISO 639 • laŭ familio • laŭ parolantaro • laŭ skribsistemo |
Diverslingve |
- Aŭtomata traduko de Listo_de_lingvoj_de_nomo en WikiTrans el la angla artikolo : List of languages by name
- Nomoj de lingvoj en Esperanto
- Ethnologue.com Enciklopedia referenca katalogo de 6909 konataj parolataj lingvoj en la mondo, verkita de SIL (angle)
- SIL katalogo de SIL (angle)
- linguistlist universitata katalogo de lingvoj de la mondo (angle)
- Projekto Rosseta Katalogprojekto de Long Now Foundation celante konservi endanĝerigitajn lingvojn en dekmiljara perspektivo (angle)
- Lingvoj de la mondo (hispane)
- Lingva enciklopedio informoj pri 2000 lingvoj kompilitaj de lingvisto Zhang Hong (angle)
- Wycliffe (germane, france, itale) Svisa asocio kiu tradukadas Biblion en multajn lingvojn
- languagegeek katalogo de indiĝenaj lingvoj (nordamerikaj kaj aliaj) (angle)
- Lingvoj de la mondo Arkivigite je 2012-10-14 per la retarkivo Wayback Machine retejo verkita de Jacques Leclerc franclingva kanada esploristo (france)
- Lingvomapoj kreitaj de "Muturzikiña", eŭska lingvoesploristo (katalune, germane, angle, hispane, eŭske, france, itale, japane, koree, nederlande, portugale, ruse, ĉine)