eo.wikipedia.org

Litova Esperantista Junulara Ligo - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Litova Esperantista Junulara Ligo (litove Lietuvos Esperantininkų Jaunimo Lyga) ĝis 2022 estis la landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Litovio. Ĝia sidejo, kune kun tiu de Litova Esperanto-Asocio, troviĝis en la urbo Kaŭno, en la domo Zamenhofo g. 5 kiu historie apartenis al Aleksandro Silbernik, la bopatro de L. L. Zamenhof. Adreso por leteroj: pd-193, 44287 Kaunas, Litovio. Ĝin anstataŭis Litova Esperanta Junulara Organizo (vidu sube).

emblema flago de la junulara klubo "Ondo" (1985)
la domo Zamenhofo g. 5 en Kaŭno, sidejo de LEJL

Ĉiam ekde la publikiĝo de la Unua Libro de Esperanto en 1887 ekzistis engaĝitaj junaj esperantistoj en Litovio kaj aparte en Kaŭno, urbo forte ligita al la familia vivo de L. L. Zamenhof prezentinta la novan lingvon. Apartaj organizitaj junularaj klubaj aktivecoj favore al Esperanto tamen nur formiĝis dum la lasta jardeko de la ekzisto de la komunista ŝtatego Sovetunio, kiu ekde junio 1940 ankaŭ kontrolis Litovion: Inter la pluraj junularaj Esperanto-kluboj ekestintaj dum la 1980-aj jaroj aparte elstarigindas la kluboj ONDO de Kaŭno (fondita en 1985) kaj JUNECO de Vilno, kiuj rigardeblas la kovejo de la posta landa sekcio de TEJO.

En 2022 nova asocio, Litova Esperanta Junulara Organizo, estis fondita por kunigi junajn esperantistojn en Litovo. LEJO anstataŭis LEJL ĉar la fondintoj de LEJO malkovris ke LEJL komenciĝis procezon de likvidiĝo el la litova registaro pro la malaktiveco de LEJL kaj neplenigo de devigaj burokrataj taskoj.

v  d  r

EO Eŭropaj Esperanto-asocioj EU

Eŭropa Esperanto-Unio Albana Esperanto-Asocio Aŭstria Esperanto-Federacio Aŭstria Esperanto-Junularo Flandra Esperanto-Ligo Flandra Esperantista Junulara Asocio Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino Esperanto-Asocio de Britio Junularo Esperantista Brita Sennacieca Asocio Tutmonda En Britio Esperanto-Asocio de Skotlando Bulgara Esperanto-Asocio Bulgara Esperanto-Junularo Ĉeĥa Esperanto-Asocio Ĉeĥa Esperanto-Junularo Dana Esperanto-Asocio Dana Esperantista Junulara Organizo Esperanto-Asocio de Estonio Unuiĝo Franca por Esperanto Junulara Esperantista Franca Organizo Franca Esperanto-Instituto SAT-Amikaro Germana Esperanto-Asocio Germana Esperanto-Junularo Hispana Esperanto-Federacio Hispana Esperantista Junulara Societo SAT en Hispanio Hungara Esperanto-Asocio Hungara Esperanto-Junularo Esperanto-Asocio de Irlando Islanda Esperanto-Asocio Itala Esperantista Federacio Itala Esperantista Junularo Kataluna Esperantista Federacio Kataluna Esperanto-Asocio Kataluna Esperanto-Junularo Kroata Esperanto-Ligo Kroatia Esperanto-Junulara Asocio Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj Latvia Esperanto-Asocio Litova Esperanto-Asocio Litova Esperantista Junulara Ligo / Litova Esperanta Junulara Organizo Luksemburga Esperanto-Asocio Makedonia Esperanto-Ligo Esperanto Nederland Nederlanda Esperanto-Junularo Norvega Esperantista Ligo Norvega Junularo Esperantista Pola Esperanto-Asocio Pola Esperanto-Junularo Portugala Esperanto-Asocio Esperanto-Asocio de Rumanio REU Rusia Esperantista Junulara Movado Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko Serbia Esperanto-Ligo Slovakia Esperanta Federacio Slovakia Esperanta Junularo Slovenia Esperanto-Ligo Sveda Esperanto-Federacio SEJU Sveda Laborista Esperanto Asocio Svisa Esperanto-Societo Junularo Esperanta Svislanda