Optika fibro - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lumfibro)

Optika fibro estas ondokonduktilo, medio kie la lumo (normale el lasero aŭ lum-eliganta diodo) povas propagiĝi sen disiri en multaj direktoj. Tiel la lumo povas vojaĝi multajn kilometrojn kaj porti informacion kun si.
La optikaj fibroj povas esti faritaj el siliko aŭ plasto, sed la plej konataj estas la fibroj el siliko.
Uzante la optikajn fibrojn oni povas transsendi informaron je altega donaĵtakso (bitrate).
La funkciado de la fibroj baziĝas en la fenomeno de la plena reflekto de la lumo. Tiel la fibro povas esti fleksita kaj la lumo ankoraŭ trairas ĝin.
- Optika fibro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Optika fibro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)