Libro de Malaĥi - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malaĥi (libro))
מַלְאָכִי | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
sankta libro • libro de la Biblio | |||
Aŭtoroj | |||
Aŭtoro | Malaĥi | ||
Lingvoj | |||
Eldonado | |||
Ĝenro | Profetaj Libroj | ||
| |||
Malaĥi estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
La libro nomiĝas
- en la hebrea: מלאכי
- en la greka Septuaginto (LXX): ΜΑΛΑΧΙΑΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Malachiæ
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi entenas vortojn de la profeto Malaĥi.
La libro enhavas ses profetajn paroladojn kaj pli postan aldonon.
Jen ebla strukturo: [1]
- Titolo (Mal 1,1)
- Juĝo kontraŭ Edom, savo por Izrael (Mal 1,2-5)
- Ĝustaj oferoj (Mal 1,6-14)
- Minacaj vortoj kontraŭ la pastroj (Mal 2,1-9)
- Kontraŭ miksitaj geedziĝoj, kontraŭ divorcoj (Mal 2,10-16)
- La veno de Dio por juĝi (Mal 2,17 - 3,12)
- La tago de la Dia justeco (Mal 3,13-22 = Mal 3,13-18; 4,1-4)
- La voj-preparanto (Mal 3,23-24 = Mal 4,5-6)
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
- Kategorio Libro de Malaĥi en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Malnova Testamento |
---|
Genezo • Eliro • Levidoj • Nombroj • Readmono • Josuo • Juĝistoj • Rut • 1 Samuel • 2 Samuel • 1 Reĝoj • 2 Reĝoj • 1 Kroniko • 2 Kroniko • Ezra • Neĥemja • Tobit • Judit • Libro de Ester • 1 Makabeoj • 2 Makabeoj • Ijob • Psalmoj • Sentencoj • Kohelet • Alta Kanto • Saĝeco • Siraĥ • Jesaja • Jeremia • Lamentado • Baruĥ • Baruĥ 6 • Jeĥezkel • Daniel • Hoŝea • Joel • Amos • Obadja • Jona • Miĥa • Naĥum • Ĥabakuk • Cefanja • Ĥagaj • Zeĥarja • Malaĥi |