Malagasa ariaro - Vikipedio
- ️Mon Oct 29 2018
El Vikipedio, la libera enciklopedio
valuto • nedekuma valuto | |
---|---|
Ŝtato: | Madagaskaro |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | MGA |
Mallongigo: | |
![]() | |

La malagasa ariaro - malagase ariary - estas la oficiala valuto de Madagaskaro. Ĝi anstataŭis la frankon de Madagaskaro en 2003. 1 ariaro havas 5 subunuojn, la "iraimbilanjo" (iraimbilanja). Tiel Madagaskaro krom Maŭretanio estas la unusola lando kiu ne uzas la dekuman sistemon ĉe la monunuo. Sur la diversaj monbiletoj daŭre aperas la valoro en la franko. 1 ariaro estas 5 madagaskaraj frankoj.
La kaŭzo de la nova valuto estis laŭ indikoj de la madagaskara centra banko la enkonduko de la Eŭro. Tiel laŭ la centra banko la franko perdis sian ekzistorajton. Interese estas ke la ariaro jam antaŭ la koloniigado de la lando fare de Francio estis la oficiala valuto.
Supre estas montritaj la ekzistantaj moneroj. La moneroj de 0.20 ariaro kaj 0.40 ariaro kaj 4 ariaroj ekzistas, sed ilin oni ne plu eldonas.
Valoro | Nomo | Valoro en frankoj |
---|---|---|
1/5 ariaro | Iraimbilanja | 1 frankoj |
2/5 ariaro | Venty sy Kirobo | 2 frankoj |
1 ariaro | Ariary | 5 frankoj |
2 ariaroj | Ariary Roa | 10 frankoj |
4 ariaroj | Ariary Efatra | 20 frankoj |
5 ariaroj | Ariary Dimy | 25 frankoj |
10 ariaroj | Ariary Folo | 50 frankoj |
20 ariaroj | Roapolo Ariary | 100 frankoj |
50 ariaroj | Dimam-Polo Ariary | 250 frankoj |
La aktuala serio de monbiletoj montras pejzaĝojn de Madagaskaro. Ekzistas la sekvaj valoroj:
- 100 ariaroj
- 200 ariaroj
- 500 ariaroj
- 1 000 ariaroj
- 5 000 ariaroj
- 10 000 ariaroj
- Kategorio Malagasa ariaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- retejo de la centra banko de Madagaskaro Arkivigite je 2018-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
Valutoj de Afriko | ||
---|---|---|
Norda | alĝeria dinaro • eŭro (Ceŭto, Mello, Ĉafarinoj kaj aliaj malgrandaj afrikaj teritorioj de Hispanio) • egipta pundo • libia dinaro • maŭritania uguijao • maroka dirhamo • sudana pundo • tunizia dinaro | ![]() |
Centra | angola kvanzo • burunda franko • ekvatorafrika franko (Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kameruno kaj Respubliko Kongo, do Kongo Brazavila) • konga franko • ruanda franko | |
Okcidenta | ||
Orienta | ||
Suda | bocvana pulao (ankaŭ en Zimbabvo) • brita pundo (Sankta Heleno, Zimbabvo) • Eŭro (Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, Majoto, Reunio, Zimbabvo) • lesota lotio • malavia kvaĉo • malagasa ariaro • maŭricia rupio • mozambika metikalo • namibia dolaro • sankthelena pundo • sudafrika rando (ankaŭ en Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Zimbabvo) • svazilanda lilangenio • usona dolaro (Zimbabvo) • zambia kvaĉo • zimbabva dolaro |