Marno - Vikipedio
- ️Thu Sep 27 2007
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marno estas termiksaĵo, de kiu la kalkoriĉa marno estas uzata por plibonigi grundojn tro acidajn (marnado). (argil-, sablo,- kalkomarno) Ĝi ankaŭ estas uzata por la cemento-produktado.
La marnogrundo estas malhela, humokarbonata grundo, malofte helflava pro erozio.
Ĝi estas pelita sedimentaĵo, transira formo inter argilo kaj kalko. Ĝi entenas krom argilmineralo ankaŭ kalciton kaj havas ofte maran originon. Ĝi disvastiĝis en la tercieraj tavoloj.
Ĝi troveblas en Hungario en ĉirkaŭaĵo de Üröm, Lábatlan, Beremend.
- Marno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Marno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)