Merkredo - Vikipedio
- ️Wed Mar 01 2006
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Merkredo estas la tria tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca mercredi, kiu siavice venas de la latina dies Mercurii, tago de la dio Merkuro. El tiu venas la vortoj miércoles kaj mercoledì ankaŭ.
Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la nordian dion Votanon anstataŭ Merkuro, en la angla nomo Wednesday, en la nederlanda woensdag. La germana nomo Mittwoch signifas "semajnmezo".
En multaj mondpartoj, merkredo estas la tria kaj meza tago de la laborsemajno.
Merkredo sekvas mardon kaj antaŭvenas ĵaŭdon.
Vidu: Gregoria kalendaro.
- Kategorio Merkredo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Merkredo en la Vikivortaro (Universala vortaro)
- Merkredo en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- Merkredo en ReVo
- http://www.indepthinfo.com/weekdays/wednesday.shtml Arkivigite je 2006-03-01 per la retarkivo Wayback Machine (angle pri la tagonomoj)