eo.wikipedia.org

Michael Abrash - Vikipedio

  • ️Fri Nov 30 1956

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michael Abrash
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1956 (68-jaraĝa)
Lingvoj angla
Loĝloko Vaŝingtonio
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pensilvanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
videoludoprogramisto
komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata

vdr

Michael ABRASH (n. en 1957) estas usona programisto kaj teknika verkisto. Li verkis dekojn da gazetartikoloj kaj plurajn librojn pri koda optimumigo kaj programado de grafikoj por IBM PC-kongruaj komputiloj. Li laboris ĉe id Software meze de la 1990-aj jaroj pri la grafika teknologio de Quake. Poste li verkis la programaran ilon Pixomatic por RAD Game Tools. Ekde 2014, li estas la ĉefsciencisto de Oculus VR, filio de Meta Platforms.[1]

Abrash komencis sian karieron en 1982 verkante agadajn videoludojn por IBM PC, ekzemple Cosmic Crusader. Tio fine rezultigis la verkadon de libro en 1990, Zen of Assembly Language Volume 1: Knowledge, pri optimumigo por 16-bitaj ĉefprocesoroj 8086 kaj 8088.[2] Li komencis verki pri la programado de EGA kaj VGA-aparataro por IBM PC-kongruaj komputiloj ĉe la revuo Programmer's Journal malfrue en la 1980-aj jaroj, sekvate de kolumno por Dr. Dobb's Journal en la fruaj 1990-aj jaroj. Li interalie uzis sian kolumnon en Dr. Dobbs's por verki pri la detaloj de sia laboro pri Quake.

  1. Introducing Michael Abrash, Oculus Chief Scientist. Oculus VR (2014-03-28). Alirita 28 March 2014 .
  2. Abrash, Michael. (January 1990) Zen of Assembly Language: Knowledge. Scott Foresman Trade. ISBN 978-0-673-38602-1.