Mnichovo Hradiště - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mnichovo Hradiště | ||
germane Münchengrätz, latine: Gredis Monachorum | ||
urbo | ||
Kastelo en Mnichovo Hradiště | ||
|
||
Oficiala nomo: Mnichovo Hradiště | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | |
Distrikto | Distrikto Mladá Boleslav | |
Administra municipo | Mnichovo Hradiště | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Jiĉina montetaro | |
Memorindaĵo | Mnichovo Hradiště kastelo | |
Interesaĵoj | Drabaj ĉambretoj, Valečov | |
Rivero | Jizera | |
Situo | Mnichovo Hradiště | |
- alteco | 240 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 31′ 17″ N 14° 58′ 25″ O / 50.52139 °N, 14.97361 °O (mapo) | |
Areo | 34,32 km² (3 432 ha) | |
Loĝantaro | 8 950 (2024) | |
Denseco | 260,78 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1279 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 294 11 ĝis 295 01 | |
NUTS 3 | CZ020 | |
NUTS 4 | CZ0207 | |
NUTS 5 | CZ0207 536326 | |
Katastraj teritorioj | 8 | |
Partoj de urbo | 12 | |
Bazaj setlejunuoj | 28 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.mnhradiste.cz | ||
![]() |
Mnichovo Hradiště, (laŭvorte tradukite signifas Burgejo de monaĥo) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la rivero Jizera, en Mezbohemia regiono, norde de Mladá Boleslav. En 2024 ĝi havis 8 950 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Boseň, Březina, Bakov nad Jizerou, Chocnějovice, Loukovec, Jivina, Klášter Hradiště nad Jizerou, Kněžmost, Mohelnice nad Jizerou kaj Ptýrov.
La urbo estas nomata ankaŭ kiel enirpordego al Ĉeĥa paradizo. Ĝi estis fondita en la 13-a jarcento de monaĥoj el la proksima monaĥejo Hradiště. Václav Budovec z Budova konstruigis en ĝi reprezentan renesancan kastelon, kies posta posedanto estis ankaŭ Albrecht z Valdštejna (Albrecht de Wallenstein). Lia kripto troviĝas en la kapucena monaĥejo.
Ekonomie la urbo estas konata pro produktado de kamionoj, vestaĵoj, nutraĵoj kaj lignaĵoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 493 |
1880 | 6 042 |
1890 | 5 918 |
1900 | 6 080 |
1910 | 6 372 |
1921 | 6 393 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 424 |
1950 | 5 733 |
1961 | 6 706 |
1970 | 6 920 |
1980 | 8 009 |
1991 | 8 435 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 8 393 |
2014 | 8 433 |
2016 | 8 522 |
2017 | 8 588 |
2018 | 8 684 |
2019 | 8 729 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 8 846 |
2021 | 8 737 |
2022 | 8 711 |
2023 | 8 949 |
2024 | 8 950 |
Mnichovo Hradiště konsistas el dek du lokaj partoj sur ok katastraj teritorioj:
- k. t. Mnichovo Hradiště – parto Mnichovo Hradiště
- k. t. Dneboh – parto Dneboh
- k. t. Hoškovice – parto Hoškovice
- k. t. Lhotice u Bosně – partoj Dobrá Voda kaj Lhotice
- k. t. Olšina – parto Olšina (ensumigas BSU Kurovodice)
- k. t. Podolí u Mnichova Hradiště – partoj Hradec, Kruhy kaj Podolí
- k. t. Sychrov nad Jizerou – partoj Hněvousice kaj Sychrov
- k. t. Veselá u Mnichova Hradiště – parto Veselá
En la urbo vivis kaj agis honora membro de ĈEA MUDr. Josef Hradil, kiu kompilis medicinan terminaron kaj ĉefe dum multaj jaroj eldonadis stencilitan informilon Verda Familio kaj kontribuis al Medicinaj Informoj kaj Sano. Post 1990 li reakiris la familian havaĵon, pensionon en Skokovy, al kiu li donis la nomon Espero kaj disponigas ĝin ankaŭ por aranĝoj de esperantistoj-handikapuloj.
Partoj de urbo Mnichovo Hradiště (12) |
---|
Dneboh ~ Dobrá Voda ~ Hněvousice ~ Hoškovice ~ Hradec ~ Kruhy ~ Lhotice ~ Mnichovo Hradiště ~ Olšina ~ Podolí ~ Sychrov ~ Veselá |