eo.wikipedia.org

Karmel (montaro) - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Alidirektita el Monto Karmel)

Karmel
Arbarkovritaj deklivoj de montaro Karmel

Arbarkovritaj deklivoj de montaro Karmel

montara sistemo
Alteco 564 m
Longo 23 km
Geografia situo 32° 40′ N, 35° 1′ O (mapo)32.672535.023333333333Koordinatoj: 32° 40′ N, 35° 1′ O (mapo)
Karmel (Israelo)
Karmel (Israelo)

Situo de Karmel

Map

Karmel

vdr

la kristana monaĥejo Stella Maris sur la monto Karmel

Karmel estas marborda montaro en Israelo apud la Mediteranea Maro. Tie situas la urbo Ĥajfo kaj kelkaj pli malgrandaj urbetoj, kiel Neŝer kaj Tirat Karmel. Ĝia plej alta pinto havas altecon de 564 m. s.m.

Laŭ la Biblio, sur Karmel okazis mirakloj dum konkurso inter Baal kaj la izraelida dio, post kiu la profetoj de Baal estis mortigitaj laŭ la ordono de la profeto Elija.

Dum la 12-a jarcento sur Karmel fondiĝis rom-katolika religia ordeno, la Karmelidoj. La ordeno kreskis esti unu el la plej grandaj katolikaj ordenoj en la mondo. Karmelidaj tradicioj sugestas, ke komunumo de judaj ermitoj loĝis sur Karmel ekde la tempo de Elija, kvankam ankoraŭ ne ekzistas dokumenta aŭ arĥeologia pruvo tiurilate.

La maŭzoleo de la Báb situas ĉe la marflanko de Karmel meze de la bahaaj terasoj. Ankaŭ troviĝas tie aro da bahaaj administraj konstruaĵoj, kiu nomiĝas "la Arko". Tial Monto Karmel estas tre grava loko por bahaanoj.