eo.wikipedia.org

Moskva provinco - Vikipedio

  • ️Tue Nov 01 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subjekto de Rusia federacio

Moskva provinco
Московская область

Flago

Blazono

Flago Blazono
provinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Centra federacia regiono
Administra centro Moskvo
Guberniestro Andrei Vorobyov

(ekde )

Fondita 14-a de januaro 1929
Demografio
Loĝantaro 7 095 120 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj rusoj (91,0 %)
ukrainoj (2,2 %)
(Stato: 2002)[2]
Geografio
Areo 45 799 km²[3]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 140000–144999
Aŭtokodoj 50, 90, 150, 190, 750
OKATO 46
ISO 3166-2 RU-MOS
Retpaĝaro www.mosoblonline.ru
Situo en Ruslando
Situo en Ruslando

vdr

55.537.8

Mapo de la provinco (rajonoeinteilung)

Moskva provinco estas federacia subjekto de Rusio, la plej dense loĝata provinco de Rusio, situas en Centra federacia regiono. Kelkaj ĝiaj partoj estas fakte apudurboj de Moskvo. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 7 708 499 loĝantoj sur areo de 45 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 168 loĝantoj/km².

Urbego Moskvo situas ene de Moskva provinco, sed estas aparta federacia regiono. Sidejoj de la provincaj institucioj (estraro, ministerioj ka.) estas ĉefe en Moskvo.

Laŭ volumeno de industria produktado la Moskva provinco okupas la duan lokon inter la regionoj de Rusio (post Moskvo mem).

Fondita la 14-an de januaro 1929.

Moskva provinco limas al Moskvo, Kaluga provinco, Smolenska provinco, Tverja provinco, Jaroslavla provinco, Vladimira provinco, Rjazanja provinco, Tula provinco.

La provinco situas en centro de Orienteŭropa ebenaĵo. La reliefo de Moskva provinco estas ĉefe ebena.

La klimato de Moskva provinco estas modera kontinenta, sezoneco estas eksplicita. Someroj estas varmaj, vintroj estas modere malvarmaj. Averaĝaj januaraj temperaturoj estas −10 °C, juliaj 19 °C, jaraj 5 °C.

Ĉiuj riveroj en Moskva provinco apartenas al la baseno de la Volgo. La plej gravaj riveroj de Moskva provinco estas Okao, Moskva, Klazjma.

En Moskva provinco situas 77 urboj (2012).

Moskva provinco konsistaj el 36 administraj distriktoj kaj 36 urboteritorioj. Lasta teritoria aliorganizado okazis en 2015.

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Ĉislennostj i razmeŝĉenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01 .
  3. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-27. Alirita 2011-07-20 .

Flago de Rusio