eo.wikipedia.org

Muskoj - Vikipedio

  • ️Tue Jun 06 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muskoj
musko

musko

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: embriofitoj Embryophyta
Divizio: muskoj Bryophyta
brio Bryum
Hedw.

Aliaj Vikimediaj projektoj

vdr

Muskoj (Muscinae) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

La muskoj[1] (latine Bryophyta) estas la plej ampleksa el la tri plantaj divizioj de briofitoj. Tiu divizio enhavas 30 ordojn, 105 familiojn, ĉirkaŭ 1300 genrojn kaj preskaŭ 27000 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas brio[3].

La muskoj estas plantoj sen veraj radikoj kaj kun mallarĝaj folietoj, ofte dense kreskantaj sur malsekaj ŝtonoj, arboj, kc.

Laŭ National Center for Biotechnology Information (17 apr. 2020)[4], The Plant List kaj World Flora Online (17 apr. 2020)[2],[5], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj (ĝis familioj), kaj ties Esperantaj nomoj[6]: