eo.wikipedia.org

Nacia Biblioteko de Armenio - Vikipedio

  • ️Thu Apr 13 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacia Biblioteko de Armenio
emblemo
nacia biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1832 vd
Geografia situo 40° 11′ 24″ N, 44° 31′ 24″ O (mapo)40.1944.523333333333Koordinatoj: 40° 11′ 24″ N, 44° 31′ 24″ O (mapo)
Lando(j) Armenio vd
Sidejo Erevano
Adreso Տերյան փող. 72
Nacia Biblioteko de Armenio (Centra Erevano)
Nacia Biblioteko de Armenio (Centra Erevano)

Lokigo de Centra Erevano en Erevano

Map

Nacia Biblioteko de Armenio

Notoj 6,3 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo

vdr

La Nacia Biblioteko de Armenio (armene Հայաստանի Ազգային Գրադարան, Hajastani Azgajin Gradaran) estas publika nacia biblioteko en Erevano, Armenio. Ĝi fondiĝis en 1832 kiel parto de la ŝtata gimnazio-lernejo de Erevano. Ĝi estas la oficiala kultura deponejo por la tuta respubliko.

La nuna konstruaĵo de la biblioteko el 1939, situas ĉe la strato Terjan, de la distrikto Kentrono. Ĝi estis projektita de la arkitekto Aleksandro Tamanjan por enteni sep milionojn da libroj. Inter 1925 kaj 1990, la biblioteko ricevis la nomon Aleksandr Mjasnikjan.

Nuntempe la biblioteko estas hejmo de kolekto de 6,6 milionoj da libroj.[1]