Napoleono la 3-a - Vikipedio
- ️Wed Apr 20 1808
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Franz_Xavier_Winterhalter-The_Empress_Eugenie_Holding_Louis_Napoleon.jpg/200px-Franz_Xavier_Winterhalter-The_Empress_Eugenie_Holding_Louis_Napoleon.jpg)
Charles-Louis-Napoléon Bonaparte (1808 - 1873), filo de Louis Bonaparte kaj Hortense de Beauharnais, svisa civitano de Salenstein en Kantono Turgovio, estis la unua Prezidento de la Franca Respubliko en 1848 kaj poste la dua imperiestro de la Francoj en 1852 sub la nomo Napoléon la 3-a.
Naskiĝis ene de la Dinastio Bonaparte kiel filo de Louis Bonaparte kaj frato de Napoleono la 1-a, reĝo de Nederlando kaj Hortense de Beauharnais, filino de la Imperiestrino Joséphine. Fariĝis laŭ dinastia rajto, heredando post la sekvaj mortoj de sia pli aĝa frato kaj de Napoleono la 2-a. Sian junecon Napoleono la 3-a pasigis en la Kastelo Arenenberg en la komunumo Salenstein, distrikto Steckborn, Kantono Turgovio, Svislando. Kiel oficiro de la svisa armeo li akiris en la jaro 1832 la civitanecon de Kantono Turgovio kaj tiel de Svislando.
La 29-30-an de januaro 1853 li edziĝis al Eugenia de Montijo (5 majo 1826 – 11 julio 1920), grafino de Teba kaj do lasta Imperiestredzino de la francoj (1853-1870). Ili havis filon, Louis (oficiale Eugène-Louis-Jean-Joseph-Napoléon).
Post diversaj puĉprovoj en la 1830-aj jaroj Louis-Napoléon iris al ekzilo en Usono. Okaze de la morto de sia patrino en la jaro 1837 li revenis al Kastelo Arenenberg en Svislando. Francio postulis de Svislando la tujan ekziligon de Napoleono, sed ĉar li servis kiel oficiro de la svisa armeo kaj estis svisa civitano kaj honora civitano de Turgovio, Svislando rifuzis tion kaj donis pluan azilon al Napoleono.
Ek de Anglio Napoleono faris novan puĉprovon, kiu fiaskis la 6-an de aŭgusto 1840 en Boulogne-sur-Mer. Li nun estis kondamnita al dumviva karcero en la fortikaĵo Ham, el kiu li sukcesis fuĝi la 25-an de majo 1846. Pli precize, li eskapis surmetante la vestaĵojn de pentristo kies nomo estis Badinguet. Pro tio, poste li estis moke alnomita Badinguet. Kaj same la imperiestrino Eugenia de Montijo, Badinguette.
Boustrapa estas alnomo donita al la imperiestro Napoleono la 3-a. Ĉi tiu kromnomo estas formita de la unuaj silaboj de BUlonjo, STRAsburgo kaj PArizo, nome la lokoj en kiuj li klopodis puĉojn.
Dum la februara revolucio en la jaro 1848 li revenis al Francio kaj estis elektita prezidento de la respubliko. Mallonge antaŭ la fino de sia oficperiodo Napoleono faris la 2-an de decembro 1851 ŝtatrenverson, kiu kondukis al sangaj luktoj en la tuta lando. Napoleono venkis en tiuj bataloj kaj la 21-an de decembro 1851 en publika baloto akiris diktatorecajn povojn.
La 21-an de novembro 1852 Napoleono okazigis baloton por la reinstituciigo de la imperieco. En la baloto 7 824 000 francoj voĉdonis kun "Jes" kaj nur 253 000 kun "Ne*. La 2-an de decembro 1852 Napoleono lasis sin deklari imperiestro de la francoj.
Lia regno finiĝis per la Francia-Prusia Milito.
Lia politika filozofio estas miksaĵo de romantikismo, aŭtoritateca liberalismo kaj utopia socialismo. Kvankam dum la lastaj jaroj li estis forta defendanto de la tradiciismo kaj katolika civilizacio.
- Napoleono la 3-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Napoleono la 3-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Napoleono la 3-a en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
Prezidantoj de la Franca Respubliko | |
---|---|
2-a respubliko (1848-1852) | |
3-a respubliko (1871-1940) | |
4-a respubliko (1946-1958) | |
5-a respubliko (de 1958) |
Reĝoj kaj imperiestroj de Francio | |
---|---|
Merovidoj (481-751) | Klodvigo la 1-a • Klotaro la 1-a • Kariberto la 1-a • Guntramo la 1-a • Ĉilperiko la 1-a • Sigeberto la 1-a • Klotaro la 2-a • Dagoberto la 1-a • Sigeberto la 3-a • Klodvigo la 2-a • Klotaro la 3-a • Teodoriko la 3-a • Klodvigo la 3-a • Ĉildeberto la 3-a • Dagoberto la 3-a • Ĉilperiko la 2-a • Klotaro la 4-a • Teodoriko la 4-a • Ĉilderiko la 3-a |
Karolidoj (751-987) | Pipino la pli juna • Karloman la 1-a • Karolo la Granda • Ludoviko la 1-a, la Pia • Karlo la 2-a, la Kalva • Ludoviko la 2-a, la Balbuta • Ludoviko la 3-a • Karlomano la 2-a • Karlo la 3-a, la Dika • Eŭdo la 1-a (R) • Karlo la 3-a, la Simpla • Roberto la 1-a (R) • Rodolfo (B) • Ludoviko la 4-a, de Transmaro • Lotaro • Ludoviko la 5-a, la Pigra |
Kapetidoj (987-1328) | |
Valezianoj (1328-1589) | |
Burbonoj (1589-1792) | |
Bonaparte (1804-1815) | |
Burbonoj (1815-1830) | |
Orleananoj (1830-1848) | |
Bonaparte (1852-1870) |