Nová Sídla - Vikipedio
- ️Tue Nov 16 2010
Nová Sídla | ||
municipo | ||
Kapelo | ||
|
||
Oficiala nomo: Nová Sídla | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Svitavy | |
Administra municipo | Litomyšl | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Svitava montetaro | |
Rivero | Loučná | |
Situo | Nová Sídla | |
- alteco | 313 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 53′ 03″ N 16° 14′ 32″ O / 49.88417 °N, 16.24222 °O (mapo) | |
Katastro | 2,94 km² (294 ha) Nová Sídla | |
Loĝantaro | 260 (2024) | |
Denseco | 88,44 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1790 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 570 01 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0533 | |
NUTS 5 | CZ0533 572608 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.novasidla.cz | ||
![]() |
Municipo Nová Sídla situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 260 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tržek, Cerekvice nad Loučnou kaj Morašice.
Historio
Sedlišťka estas multe pli malnova parto de la komunumo ol Nová Sídla. Signifa vilaĝo ĝi estis jam komence de la 14-a jarcento, kiam ĝi estis havaĵo de Blud el Morašice. Nová Sídla estis fondita sur sinjora grundo kiel domaro por homoj laborantaj en bienoj de Sedlíšťka nur en la jaro 1790. En dokumento el la jaro 1837 estas konservita ĝia germana nomo Neusiedel (servila transpreno el la ĉeĥa) kaj el la jaro 1837 ĉeĥa nomo Nové Sídlo. Nuntempa nomo Nová Sídla unue aperas nur en la jaro 1904.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 467 |
1880 | 464 |
1890 | 455 |
1900 | 457 |
1910 | 453 |
1921 | 412 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 398 |
1950 | 296 |
1961 | 350 |
1970 | 335 |
1980 | 295 |
1991 | 249 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 237 |
2014 | 218 |
2016 | 221 |
2017 | 223 |
2018 | 218 |
2019 | 219 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 225 |
2021 | 238 |
2022 | 241 |
2023 | 247 |
2024 | 260 |
Partoj de municipo
- Nová Sídla
- Sedlíšťka
Memorindaĵoj
Kapelo
Kapelo de Sankta Anna estis konstruita en la jaro 1876.
Monumento
Monumento al la falintoj en la Unua Mondmilito devenas el la jaro 1921.
Grenejo
Mastruma korto kun grenejo en Sedlíšťka estas el la dua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas baroka duetaĝa oblonga konstruaĵo. La fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, en ambaŭ frontoj estas konveks-konkavaj pinjonoj kun pilastroj kaj vazoj. La duoncirkle kronita enirejo havas ŝtonajn embrazurojn. La grenejo estis verŝajne konstruita sur loko de estinta fortikaĵeto.
Pluaj fotoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
Partoj de municipo Nová Sídla (2) |
---|