eo.wikipedia.org

Ogoneko - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ogonek
Ogonek

La ogoneko (el pola ogonek, diminutivo de ogon, “vosto”) estas diakrita hoko poziciigita sub la suba dekstra angulo de vokalo de la latina alfabeto. Ĝi uziĝas en diversaj eŭropaj kaj amerike indianaj lingvoj.

Eŭropaj lingvoj, kiuj uzas ogonekojn, estas

  • la litova (literoj ą, ę, į kaj ų – la prononco en la moderna litova lingvo samas al la koncerna litero sen diakrita signo – la signo ogoneko litove nomiĝas nosinė)
  • kaj la pola (literoj ą kaj ę – la prononco estas nazala). Ekzemplo: "ręka" (Dosiero:Pl-ręka.ogg)

Ĝermo pri {{{1}}}

Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.

Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.