eo.wikipedia.org

Olavo la 2-a (Norvegio) - Vikipedio

  • ️Thu Jul 29 1030

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta
Olavo la 2-a de NorvegioOlav HaraldssonSankta Olavo
Reĝo de Norvegio
Regado 1015–1028
Persona informo
Naskonomo Óláfr Haraldsson
Naskiĝo 995
en Ringerike
Morto 29-an de julio 1030
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Nidaros Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio de Harald Belhara vd
Patro Harald Grenske (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Harald la 3-a kaj Halfdan Sigurdsson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Astrid Olofsdotter (1019 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Alfhild (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Magnus la 1-a
 ( Alfhild (en) Traduki)
Wulfhild of Norway (en) Traduki
 ( Astrid Olofsdotter) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en SkandinavioRusio vd
Postenoj
Postenoj monarko de Norvegio (1015–1028) Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Kanonizo 1164
Festotago 29-a de julio, 10-a de julio
Patroneco "Eterna reĝo de Norvegio"
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Olavo la 2-a

Olavo la 2-a Haraldsson (naskiĝinta en 995, mortinta la 29-an de julio 1030) estis sanktigita reĝo de Norvegio . Li estis filo de la norvegia subreĝo Harald Grenske, pranepo de Harald Hårfagr. Lia memortago estas la 29-a de julio (respektive en katolikaj komunumoj ankaŭ la 10-a de julio).

Post la forpelo de la filoj de Håkon Sigurdsson li ekregis en 1016 super Norvegion. Ĝi troviĝis ekde 1000 sub kontrolo dana kaj sveda. En Trondheim fonditis episkopujo de Olavo; episkopo unua iĝis la monako Grimkeln. Li venigis el Anglio pastrojn kaj monakojn; eĉ sur la Orknejaj Insuloj kaj en Islando li enkondukis la kristanan religion. La paganaj temploj malkonstruitis kio kolerigis la anojn de la malnova kredo. Poste li atakitis de la dana reĝo Knuto la Granda kiun apogis la ribelema norvegia kamparana nobelaro nekristana. Olavo devis fuĝi kaj fine venkitis, kiam li intencis regajni la regnon, fare de kamparanaj taĉmentoj apud Siklastad ĉe la fjordo de Trondheim. Lia kadavro entombigitis poste en la katedralo de Trondheim. Pro siaj klopodoj je kristanigo li deklaritis en 1164 sanktulo protektanta Norvegion porĉiame (latine: Rex Perpetuus Norvegiae, norvege: Norges Evige Konge).

Mezepokaj skaldoj dediĉis al li tutan kantaron sagaan. Eĉ hodiaŭ lia nomo glorigatas. Aljuĝatas ĝis hodiaŭ la t.n. Ordeno de Sankta Olavo. De tempo al tempo kritikatas ankaŭ liaj ne ĉiam humanaj metodoj de kristanigo.

  • Maurer: Norwegens Schenkung an den heiligen Olav, Munkeno 1877