eo.wikipedia.org

Olbram Zoubek - Vikipedio

  • ️Wed Apr 21 1926

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olbram Zoubek
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1926
en Prago
Morto 15-an de junio 2017 (91-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Eva Kmentová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Jasan Zoubek (en) Traduki, Polana Bregantová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Michal Bregant (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto
grafikartisto
instruisto
vidartisto
restaŭristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
TTT
Retejo https://www.artlist.cz/olbram-zoubek-929/

vdr

Olbram Zoubek (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926 en Prago – mortis la 15-an de junio 2017 en Prago) estis unu el plej elstaraj nuntempaj ĉeĥaj skulptistoj. Li studis en Artmetia altlernejo en Prago kaj komencis sian karieron en 1951 per restaŭra laboro, specialigita pri renesancaj sgrafitoj kaj ŝtonaj plastikaĵoj. Lia originala stilo estas specifa per reduktita formo de liaj figuraj skulptaĵoj, elstara vertikaleco, malglata surfaco kaj aŭtora proksimeco al la antikva heredaĵo. Zoubek estas kreinto de postmortaj maskoj de Jan Palach kaj Jan Zajíc kaj Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Prago, Petřín.

Li vivis en Prago kaj en Litomyšl. En la kastela kelaro de Litomyšl troviĝas daŭra ekspozicio dediĉita al lia vivo kaj verkaro (publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, en vintra sezono laŭ interkonsento). Liaj statuoj estas prezentataj ankaŭ en apuda monaĥeja ĝardeno.

  • Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Petřín

    Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Petřín

  • Memortabulo de Jan Palach kreita laŭ postmorta masko

    Memortabulo de Jan Palach kreita laŭ postmorta masko

  • Statuoj en monaĥeja ĝardeno en Litomyšl

    Statuoj en monaĥeja ĝardeno en Litomyšl

  • Statuaro Tago, nokto kaj tempo en Prago 4-Háje

    Statuaro Tago, nokto kaj tempo en Prago 4-Háje

Ĝermo pri {{{1}}}

Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.

Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.