eo.wikipedia.org

Operaco Dragoon - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mapo montranta la amfibiajn surterigojn de Aliancanoj kaj avancon en Sudan Francion, same kiel la germanajn defendejojn.
Germana kanono 88-mm sur la marbordo de suda Francio.
Jean de Lattre de Tassigny parade en la liberigita urbo Marsejlo.

Operaco Dragoon (15a - 26a de aŭgusto 1944) estis la kodonomo por la invado fare de Aliancanoj de la Riviera en Suda Francio. Origine planita por koincido kun la T-tago (6a de junio), ĝi estis prokrastita pro nesufiĉaj surterigiloj. Aŭguste, oni rekuperis ĝin, ĉar la zono estis jam de malalta prioritateco por la germanoj, kaj la kondiĉoj aspektis favoraj por la liberigo de Suda Francio kun ties ŝlosilaj havenoj de Marsejlo kaj Toulon.

Post kelkaj preparkomandaj operacoj por sekurigi la gravajn transportajn ligilojn, la Usona 6a Korpuso surteriĝis ĉe Hyères sub ŝirmo de granda mararmea forto, sekvita de kelkaj divizioj de la Franca Armeo B. Ili estis opoziciataj de disaj fortoj de la Germana Armegrupo G.

Superitaj de la aera supereco de la Aliancanoj kaj de ribelo de la Franca Rezistado, la germanaj fortoj estis rapide venkitaj kaj retiriĝis norden laŭlonge de la valo de la rivero Rodano, por establi stabilan defendolinion en Dijon. Aliancanaj mobil-unuoj parte blokis ilian vojon al Montélimar. Sed neniu flanko povis atingi definitivan trarompon, kvankam la germanoj finfine devis retiriĝi, dum la francoj kaptis la marhavenojn. La batalado laste haltiĝis ĉe la Vogezoj, kie Armegrupo G finfine establis stabilan defendolinion. La Aliancanaj fortoj bezonis reorganizadon, kaj frontis jam akran germanan rezistadon, pro kio la ofensivo haltis la 14an de septembro.

Operaco Dragoon estis konsiderita sukceso de Aliancanoj, kvankam tio restas polemika. La Aliancanoj kapablis liberigi plej el Suda Francio en nur 4 semajnoj, kaj faris al malamikoj grandajn perdojn, dum la kaptitaj havenoj ebligis al Aliancanoj facilan liveradon. Sed por la momento, la germanaj unuoj sukcesis eliri norden, fronte al Patton kaj Montgomery. Aliflanke, Churchill perdis sian planon invadi Balkanion, kaj tio permesis al la sovetoj konkeri Vienon, kio markis la mapon de la postmilita Eŭropo.

En la momento de la surteriĝo estis 151 000 Aliancanoj[1] kontraŭ 85 000 al 100 000 germanoj.[2] Tiuj lastaj disponis el 1 481 pecoj de artilerio.[3] La tuta invadforto estis de 576 833 homoj.[4] La Franca Rezistado disponis el 75 000 homoj.[5] En la tuta Suda Francio la germanoj disponis el 285 000 al 300 000 homoj.[2] Estis po ĉirkaŭ sep mil mortintoj de ĉiu flanko. Krome la germanoj perdis 131 250 kaptitojn.[6][7][8]

  1. Clarke & Smith (1993), p. 92.
  2. 2,0 2,1 Clarke & Smith (1993), p. 70.
  3. Clodfelter, M. (2017). "Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492–2015" (4a eld.). Jefferson, North Carolina: McFarland. P. 474.
  4. Tucker-Jones (2010), p. 92.
  5. Clarke & Smith (1993), p. 42.
  6. Vogel (1983), pp. 604–605.
  7. Zaloga (2009), p. 88.
  8. Clarke & Smith (1993), p. 197.
  • Breuer, William (1996). Operation Dragoon: The Allied Invasion of the South of France. Presidio Press. ISBN 978-0-89141-601-2.
  • Clarke, Jeffrey J. & Smith, Robert Ross (1993). Riviera To The Rhine. United States Army in World War II: European Theater of Operations. Washington DC: Center of Military History, United States Army. ISBN 978-0-16-025966-1.
  • Pogue, C. (1986). The Supreme Command. United States Army in World War II: European Theater of Operations. Washington, DC: Center of Military History, United States Army. ISBN 978-0-16-001916-6.
  • Potter, E.B. & Nimitz, Chester W. (1960). Sea Power. Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. ISBN 978-0-13-796870-1.
  • Tucker-Jones, Anthony (2010). Operation Dragoon: The Liberation of Southern France 1944. Pen and Sword. ISBN 978-1-84884-140-6.
  • Vogel, Detlef (1983). "Deutsche und Alliierte Kriegsführung im Westen [German and Allied warfare in the West]". In Boog, Horst; Krebs, Gerhard; Vogel, Detlef. Das Deutsche Reich in der Defensive. VII. Militärgeschichtliches Forschungsamt. Deutsche Verlags-Anstalt. pp. 419–642. ISBN 978-3-421-05507-1.
  • Yeide, Harry (2007). First to the Rhine: The 6th Army Group In World War II. Zenith Press. ISBN 978-0-7603-3146-0.
  • Zaloga, Steven J. (2009). Operation Dragoon 1944: France's other D-Day. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84603-367-4.
 Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti Dua Mondmilito

Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko

Signifaj partoprenantoj

Tempolinio

Aspektoj

Ĝis 1945 krom alie indikitaj.
Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo.

Preludo
Kaŭzoj

Aliancanoj Akso

en milito de 1937
 Ĉinio

enpaŝis en 1940
Norvegio Norvegio
Belgio Belgio
Nederlando Nederlando
 Grekio

enpaŝis en 1941
 Jugoslavio
Sovetunio
Usono Usono
Filipinoj Filipinoj

enpaŝis en 1942
 Meksiko
Brazilo Brazilo

enpaŝis en 1943
 Italio

enpaŝis en 1944
Rumanio Rumanio
 Bulgario
Finnlando Finnlando

aliaj

en milito de 1937
Japanio Japanio

enpaŝis en 1939
 Germanio
 Slovakio

enpaŝis en 1940
 Itala reĝlando  (ĝis 1943)

enpaŝis en 1941
Bulgario Bulgario  (ĝis 1944)
 Kroatio
 Hungario
 Irako  ĝis 1941
Rumanio Rumanio  (ĝis 1944)
Finnlando Finnlando  (ĝis 1944)
Serbio Serbio
Montenegro Montenegro
Albanio Albanio

enpaŝis en 1942
Tajlando Tajlando

enpaŝis en 1943
SRI

Aliancanaj gvidantoj
Aksaj gvidantoj
Komandantoj

Rezistmovadoj
Listoj

Kategorio · Temoj · Interkonsentoj

1 Antisoveta.
2 Antisoveta kaj antinazia.
3 Antinazia, antipola, kaj antisoveta.
4 Antimadjara, antinazia, kaj antisoveta.
5 Laste al majo de 1945.

 Dua Mondmilito en Vikivortaro  publike alireblaj libroj pri la temo en Vikilibroj      citaĵoj pri la Dua Mondmilito en Vikicitaro
 fontaj tekstoj pri la Dua Mondmilito en Vikifontaro       dosieroj pri la Dua Mondmilito en la Komunejo  novaĵtekstoj pri la Dua Mondmilito en Vikinovaĵoj