eo.wikipedia.org

Ordinara foko - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara foko

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Superfamilio: Fokuloj Pinnipedia
Familio: Fokedoj Phocidae
Genro: Phoca
Specio: Phoca vitulina
Phoca vitulina
Linnaeus, 1758
Konserva statuso


Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)

Vivareo de Ordinara foko
Vivareo de Ordinara foko

Vivareo de Ordinara foko

Aliaj Vikimediaj projektoj

vdr

La ordinara foko[mankas fonto]marhundo[1] (Phoca vitulina)[noto 1] el la ordo de fokuloj (Pinnipedia) kaj familio de fokedoj vivas en la norda hemisfero. Ĝi troveblas en ĉinaj maroj, la Japana Maro, Pacifika Oceano kaj Atlantika Oceano. Ĝia spindel-forma korpo estas dika kaj grasa. La kapo estas ronda kaj la kolo mallonga. La antaŭaj kaj malantaŭaj membroj havas po kvin fingrojn. Sur ĝia helgriza kaj malhelbruna korpo, 1,3-2 metrojn longa, vidiĝas multaj strioj kaj makuloj. Ĝia vosto longas 7,5-10 cm. La tuta korpo pezas pli ol 100 kg.

La fokoj vivas en la maroj de la varmetaj kaj malvarmaj zonoj, ofte restas en malprofundaĵoj aŭ ĉe sabloriĉaj bordoj. Iam ili naĝas kontraŭflue laŭ riveroj kelkcent kilometrojn. Ili ne faras difinitan migradon, tamen portempe forlasas la loĝlokon, kiam tie furiozas ventego kaj falas neĝo. Ili vivas unuope aŭ grupete. Somere ili vivas en diversaj lokoj, kaj en la somera fino la diversjaraj fokoj grupiĝas. Ili manĝas fiŝojn kaj krustulojn. Konsiderante, ke fokoj multe manĝas fiŝojn, fiŝistoj mortigas ilin, kaj rezulte de tio malpliiĝas ilia nombro. La Usona Ministerio de Internaj Aferoj taksis en 1974, ke en la mondo vivas ĉirkaŭ 900 '000 fokoj. La fokoj seksumas en akvo kaj naskas idojn ĉe bordo. Post 8-9-monata gravedeco la fokino naskas 1-2 idojn. La fokoj, loĝantaj en malsamaj lokoj, naskas en malsama tempo. En la Nordorienta Pacifiko ili naskas inter februaro kaj aprilo, sed en Bohaj-maro de Ĉinio en februaro sur flosanta glacio. La novnaskito pezas 5-10 kg kun blankaj aŭ helflavaj viloj. La fokino mamnutras siajn idojn ĉirkaŭ unu monaton. La fokidoj kreskas rapide. Post 1-2 semajnoj la novnaskito komencas harŝanĝiĝi. Ilia vivo daŭras ĉirkaŭ 20 jarojn. La bredataj fokoj povas vivi pli longe. Ili estas saĝaj kaj facile dreseblaj.

Ordinara foko
  1. La N.B.N.-nomo estas *Foko ordotipa*

v  d  r

Vivantaj karnomanĝulaj specioj
Regno: Animalo  • Filumo: Ĥorduloj  • Klaso: Mamuloj  • Infraklaso: Placentuloj  • Superordo: Laurasiatheria
Subordo de feliformedoj
Nandiniedoj
Herpestedoj
(Herpestoj)
Hienedoj
(Hienoj)
Felisedoj

Larĝa familia listo estas sube

Viveredoj

Larĝa familia listo estas sube

Eupleridedoj

Larĝa familia listo estas sube

Familio de felisedoj
Felinenoj
Panterenoj
Familio de viveredoj (inkluzive de zibetoj)
Paradoksurenoj
Hemigalinedoj
Prionodonenoj
(Prionodoj)
Viverinedoj

Genotoj
(Genotoj)

Familio de eŭpleridedoj
Eŭplerinedoj
Mungotedoj
Subordo Caniformia (kontinuo malsupre)
Ursedoj
(Ursoj)
Mefitidedoj
(Skunkoj)

Konepatoj
(Hog-nosed
skunkoj)

Spilogaloj
(Skunkoj)

Procionedoj

Basaricionoj
(Olingoj)

Nazuoj
inkluzive de (Nazuoj)

Nazueloj
inkluzive de (Nazuoj)

Ailuridedoj
Subordo Caniformia (kontinuo malsupre)
Otarienoj
(Marhundoj)
(inkluzive de marursoj
kaj marleonoj)

(inkluzive de Pinipedoj)
Odobenedoj
(inkluzive de Pinipedoj)
Fokenedoj
(Fokedoj)
(inkluzive de Pinipedoj)

Marelefantoj
(Mirungoj)

Kanisedoj

Larĝa familia listo estas sube

Musteledoj

Larĝa familia listo estas sube

Familio de kanisedoj
Atelocinoj
Kanisedoj
Cerdocionoj
Agvaraoj
Kuonoj
Pseŭdalopeksoj
Likaonoj
Niktereŭtoj
Otocionoj
Mustelvulpoj
Urocionoj
Vulpoj
Familio de musteledoj
Lutrenoj
(Lutreno)
Musteledoj
(inkluzive de Kolonokoj)

Martesoj
(Meloj)

Melogaloj
(Ferret-badgers)

Musteloj
(Ermenoj)

Neovizonoj
(Vizonoj)

Divido de organismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo
Supre KARNOMANĜULOJ