Orografio - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La orografio (greke: ορος oros kaj -grafio) estas speciala kampo ene de diversaj tersciencoj, kiu temas pri la altecostrukturoj de la natura tersurfaco. Ĉeftemo estas la etendiĝo kaj aranĝo de montaroj kaj la flucirkonstancoj de akvaĵoj. La adjektivo orografia koncernas fenomenojn, ecojn kaj koneksojn, kiuj rilatas al deklivecoj kaj deklivdirektoj (alpozicio) de la terformo (germane:Gelände, angle: landform, france: modelé) kaj ties fluantaj akvaĵoj.
Orografiaj temoj proksime rilatas al la topografio, geomorfologio kaj la hidrologio.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |