Pagodo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pagodo estas templo aŭ preĝejo pli ofte videbla en Barato, Ĉinio, Koreio, kaj Japanio. Ĝi ofte kun piramidforma turo. Ĝi estas ornamita per riĉaj skulptaĵoj, koloraj tegoloj, sonorilegoj.
Laŭ Francisko Azorín pagodo estas Tipa templo de kelkaj aziaj popoloj.[1] Li indikas etimologion el la persa batkada, el bat aŭ pat + kada (dia domo).[2]
- Kategorio Pagodo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
-
pagodo de la templo Ciŝu en Baliĵuang, Pekino (konstruita dum 1576)
-
pagodo An Quang en Ho-Ĉi-Min-urbo, Vjetnamio
-
pagodo en la japana te-ĝardeno de la Golden-Gate-Parko en San-Francisko
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 155.
- ↑ Azorín, samloke.