Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais - Vikipedio
- ️Thu Jan 24 1732
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1732 en rue Saint-Denis, Parizo |
Morto | 18-an de majo 1799 (67-jaraĝa) en former 8th arrondissement of Paris |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 28 Grave of Delarue de Beaumarchais (en) ![]() ![]() |
Etno | Francoj vd |
Lingvoj | franca vd |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | André-Charles Caron (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Madeleine-Catherine Franquet (en) ![]() Geneviève-Madeleine Lévêque (en) ![]() Marie-Thérèse-Amélie Caron de Beaumarchais (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Amélie-Eugénie Caron de Beaumarchais (en) ![]() ( ![]() ![]() |
Profesio | |
Okupo | muzikisto financisto publikigisto komercisto de armiloj spiono diplomato eldonisto dramaturgo poeto entreprenisto horloĝisto ![]() |
Laborkampo | Teatra arto ![]() |
Verkado | |
Verkoj | The Barber of Seville ❦ The Marriage of Figaro ❦ The Guilty Mother vd |
vd | Fonto: Vikidatumoj |
Pierre-Augustin CARON DE BEAUMARCHAIS (naskiĝis la 24-an de januaro 1732 en Parizo, mortis la 18-an de majo 1799 en Parizo) estis franca entreprenisto, verkisto kaj dramisto. En Francujo li estas nomata simple Beaumarchais [bomarŝe'].
Beaumarchais estis filo de la horloĝisto André-Charles Caron (1697–1775) kaj ties edzino Louise Pichon (ĉ. 1700–1758); li havis kvin fratinojn. Unue kiel horloĝisto, poste per diversaj okupoj (reĝa oficisto kaj agento, reĝa muzika instruisto, juĝisto, dramverkisto, ŝipkomercisto) li havis ege varian vivon kaj sukcesis aĉeti nobelecon. Li aldonis la nomon de bieno Beaumarchais, kiun lia unua edzino Madeleine-Cathérine Franquet kontribuis, al sia nomo.
Li subtenis la francan revolucion de 1789, sed en 1792 estis arestita pro "perfido pri la respubliko" kaj devis pasigi plurajn jarojn en ekzilo, ĝis rehabilitiĝo en 1796. En 1799 li mortis pro apopleksio.

- La Précaution inutile ou le Barbier de Séville (la senutila singardo aŭ la barbiro de Sevilo), el kiu ekestis la libreto de la opero Il barbiere di Siviglia (Gioachino Rossini)
- La folle journée ou Le mariage de Figaro (La freneza tago aŭ la edziĝo de Figaro), el kiu ekestis la libretoj de la opero Le nozze di Figaro (Wolfgang Amadeus Mozart); Beaumarchais devis atendi de 1778 ĝis 1784 por ricevi permeson de la cenzuro
- L'autre Tartuffe ou la Mère coupable (la alia Tartufo aŭ la kulpa patrino); la dramo unue dronis en la malordo de la revolucio (1792) kaj nur en 1797 sukcesis aperis
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais en Vikifontaro (Universala biblioteko)