Pietru Caxaro - Vikipedio
- ️Sat Nov 30 1399
Pietru Caxaro | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1399 en Medino |
Morto | 1-an de aŭgusto 1485 (85-jaraĝa) en Medino |
Lingvoj | malta vd |
Ŝtataneco | Malto ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Profesio | |
Okupo | poeto filozofo ![]() |
Verkado | |
Verkoj | Il-Kantilena vd |
vd | Fonto: Vikidatumoj |
Petro (Pietru) CAXARO (ĉ. 1400 – 1485) estis malta filozofo, oratoro kaj poeto. Li estas ĝisnune la unua konata filozofo el Malto, fragmentoj el kies verkoj ankoraŭ ekzistas. En ties verkoj estas tre aŭtenta ekzemplo de malta lingvo, kiu tiam havis pliajn arabdevenajn vortojn ol nuntempe. Kelkaj verkoj krome montras informon pri la vivo de la tiutempa malta popolo. Lia poemo "Kantileno" estas konsiderata la plej antikva poeziaĵo en la malta lingvo.[1]
Referencoj
- ↑ Tradukita al Esperanto de Carmel Mallia en "Kantileno", Beletra Almanako numero 3, Septembro 2008, paĝo 45 kaj same pri la ĝenerala priskribo.
- Kategorio Pietru Caxaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)