Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio - Vikipedio
- ️Tue Jul 15 2014
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio | |
---|---|
![]() | |
pozicio ŝtata organizaĵo ![]() | |
presidential term | |
Komenco | 1958 vd |
Retejo | Oficiala retejo |
La prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas la kunvena prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kunveno de naciaj ministroj reprezentantaj sian landon. Laŭ artikolo 203 frazo 1 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro temas pri ministro reprezentanta la registaron de unu el la membroŝtatoj – laŭ la politika praktiko pri la ministro en la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) de tiu lando, kies registara gvidanto laŭvice havas la taskon esti la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ambaŭ pozicioj laŭ la nuntempe validaj traktatoj ŝanĝiĝas ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povas esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-Konsilion". Formale, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio en sia hejma ŝtato estas parto de la ekzekutivo, laŭ la vidpunkto de la Eŭropa Unio tamen prezidanto pri parto de la legislativo.
Ĉar la Konsilio de la Eŭropa Unio kunvenas en diversaj formoj (ekzemple kiel Konsilio de la ekonomiaj ministroj, Konsilio de la ekologiaj ministroj ktp.), en ĉiu de la kunvenaj formoj de la Konsilio alia ministro plenumas la prezidan funkcion. La plej grava el la kunvenaj formoj estas la Konsilio pri ĝeneralaj aferoj kaj pri eksteraj rilatoj, en kiu kunvenas la ministroj pri eksteraj rilatoj de la EU-membroŝtatoj. La prezidanto de tiu Konsilio sekve konsideratas "la" prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
La taskoj de la prezidantoj de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas:
- organizi kaj gvidi la kunvenojn de la Konsilio,
- ellabori kompromisajn proponojn en la kazo de problemoj inter unuopaj membroŝtatoj aŭ inter la Konsilio kaj aliaj EU-institucioj, komunikante kaj traktante kun la konfliktantaj institucioj, kaj
- reprezenti la Konsilion vidalvide al aliaj institucioj kaj organoj de la Eŭropa Unio[1], sed ankaŭ vidalvide al aliaj internaciaj organizaĵoj kaj al ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.
La fiaskinta traktato pri konstitucio por Eŭropo antaŭvidis por la prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio plurajn signifajn ŝanĝojn. Laŭ tiu traktatopropono ĉiam tri EU-membroŝtatoj kune plenumu la prezidon – ĉiu el la tri ŝatoj formale plue havu la prezidon por ses monatoj, la ligitaj taskoj tamen povus esti disdividitaj dum la suma periodo de dek ok monatoj inter la tri ŝtatoj.
Malgraŭ la fiasko de la ratifiko pri la traktato konstitucia, la ideo de triopa prezidenteco parte transpreniĝis en la politikan praktikon. Germanio, Portugalio kaj Slovenio antaŭ la komenco de sia prezidenteca periodo decidis pri komuna laborprogramo. Celo estis, per akordigo de la naciaj iniciativoj kaj politikaj fokusoj krei pli da kontinueco en la laboro de la Konsilio.
Ĝis nun la sekvaj landoj (kun sia tiutempa ministro pri eksteraj rilatoj kiel precipa prezidanto) plenumis la prezidon en la Konsilio de la Eŭropa Unio:
- Kategorio Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 1/2015: Luksemburgio Arkivigite je 2015-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 2/2015: Latvio
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 1/2014: Italio Arkivigite je 2015-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 2/2014: Grekio Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 1/2013: Litovio
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 1/2013: Irlando Arkivigite je 2020-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 1/2012: Kipro
- retejo de la EU-konsilia prezidanteco 1/2012: Danio[rompita ligilo]
Institucioj de la Eŭropa Unio | |
---|---|
Konsekritaj per traktatoj (laŭ la Traktato pri Eŭropa Unio, artikolo 13.1) |
|
Aliaj organizaĵoj | |
Agentejoj de la Eŭropa Unio • Sidejoj de la institucioj • Tekstoj de la traktatoj |