eo.wikipedia.org

Propila adipato - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Propila adipatoC12H22O4 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la adipata acido kaj propanolo. Propila adipato estas senkolora likvaĵo, uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Propila adipato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Propila adipato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.

  • Preparado per interagado de propila klorido kaj natria adipato:
  • Hidrolizo de la propila adipato:
  • Sapigo de la propila adipato:
  • Reduktigo de la propila adipato:
  • Reakcio kun NH3:
  • Reakcio kun HCl: