Raŭpo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri vivstadio de insekto. Por informoj pri meĥanika movila parto, vidu la artikolon Ĉenbendo.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Chenille_de_Grand_porte_queue_%28macaon%29_Fausses_pattes.jpg/220px-Chenille_de_Grand_porte_queue_%28macaon%29_Fausses_pattes.jpg)
Raŭpo estas larvo de la papilioj kaj de kelkaj aliaj flugilaj insektoj kun multaj piedoj kaj fortaj haroj kelkfoje. Dum sia evoluo la lasta stadio de raŭpo estas la pupo antaŭ iĝi imagino.
La plej multaj specioj de raŭpoj estas herbovoruloj, sed ne ĉiuj; iuj (ĉirkaŭ 1%) estas insektomanĝuloj, eĉ kanibaloj. Iuj nutras sin de aliaj bestaj produktoj; ekzemple, vesto-tineoj nutras sin per lanoj, kaj korn-tineoj nutras sin per la hufoj kaj kornoj de mortaj hufuloj.
- Raŭpo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Raŭpo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Raŭpo en ReVo
Ĉi tiu artikolo bezonas tradukon el ĉi tie (angle). Se vi scipovas la lingvon, bonvolu redakti la paĝon por traduki la tekston. |