Rakamaz - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakamaz | ||
---|---|---|
![]() | ||
Hungaria urbo ![]() | ||
Flago | Blazono | |
Administrado | ||
Poŝtkodo | 4465 | |
En TTT | Oficiala retejo [+] | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 4 186 (2024) [+] | |
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | |
Geografio | ||
Geografia situo | 48° 7′ N, 21° 29′ O (mapo)48.117521.477777777778Koordinatoj: 48° 7′ N, 21° 29′ O (mapo) [+] | |
Areo | 42,64 km² (4 264 ha) [+] | |
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | |
| ||
Alia projekto | ||
![]() | ||
Rakamaz estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nyíregyháza.
Rakamaz situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Miskolc, kontraŭe troviĝas Tokaj kaj Bodrog. Tokaj troviĝas 5, Nyíregyháza 29, Tiszavasvári 30, Debrecen 76, Budapeŝto 224 km. [1][rompita ligilo]
La urbo estis loĝata jam en la neolitiko. La komunumo estis unuafoje menciita jam en dokumento el 1067. Rakamaz estas trafika krucpunkto kaj grava trapasejo trans rivero Tiso. Antaŭ jarcentoj oni tie transportis la vinojn de Tokaj. Dum la turka erao la komunumo senhomiĝis, poste ŝvaboj refondis ĝin. En 1854 reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario vizitis la Rakamaz-on, pri tio memoras obelisko. En 1888 okazis granda inundo. Rakamaz iĝis urbo en 2000.
- Preĝejo Stefano la 1-a (Rakamaz)
- Pilgrima kaj golgota kapelo Apoteozo de Sankta Kruco (Rakamaz)
- Kalvinana preĝejo (Rakamaz)
En Rakamaz naskiĝis ombudsmano Barnabás Lenkovics.