eo.wikipedia.org

Rakovnika montetaro - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rakovnika montetaro
ĉeĥe Rakovnická pahorkatina
montetaro

Pejzaĝo ĉe Manětín, vido el monto Chlumská hora

Oficiala nomo: Rakovnika montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj

4

Distriktoj

4

Historia regiono Bohemio
Parto de Pilzena montetaro
Najbaraj unuoj

7

Subulaj unuoj Kněževeská pahorkatina, Žihelská pahorkatina, Manětínská vrchovina
Akvejo Berounka
Plej alta punkto
 - situo Lišák
 - alteco 677 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 33″ N 13° 05′ 54″ O / 49.92583 °N, 13.09833 °O (mapo)
Areo 1 003,00 km² (100 300 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio

Situo enkadre de Ĉeĥio

Vikimedia Komunejo: Rakovnická pahorkatina
Portalo pri Geografio

Rakovnika montetaro (ĝis la jaro 1979 Jesenická pahorkatina) (ĉeĥe Rakovnická pahorkatina) estas geomorfologia tutaĵo, kreanta la nordan parton de Pilzena montetaro. Ĝi etendiĝas en mezokcidenta enlando de Bohemio, kie ĝi prenas la nordan parton de distrikto Plzeň-nordo, la okcidentan parton de distrikto Rakovník, sudokcidenton de distrikto Louny kaj sudorientan terangulon de distrikto Karlovy Vary. La plej alta montopinto estas monteto Lišák (677 m) ĉe Štipoklasy.

Rakovnikan montetaron karakterizas agrikultura trajto kaj minimuna grado de urbanizado; ununura pli granda urbo de la tutaĵo estas Rakovník sur la orienta rando mem. El pluaj malpli grandaj urboj menciindas Jesenice, Kryry, Lubenec, Žihle kaj Manětín.

Plej granda parto de Rakovnika montetaro apartenas al akvokolekta areo de rivero Berounka (la plej signifajn fluantojn ĉi tie prezentas ĝiaj maldekstraj alfluantoj Střela kaj rojo Rakovnický potok), la nordan randon de la teritorio (distrikton Kryrská pahorkatina) deakvigas rivereto Blšanka en Ohře.

La montetaro ricevis la nomon laŭ urbo Rakovník.

  • Vido el belvedero Na Vlčím vrchu ĉe Jesenice

    Vido el belvedero Na Vlčím vrchu ĉe Jesenice

  • Lago Odlezelské jezero ĉe Odlezly