Ramiz Galvão - Vikipedio
- ️Tue Jun 16 1846
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramiz Galvão | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Persona informo | |||
Naskiĝo | 16-an de junio 1846 en Rio Pardo | ||
Morto | 9-an de marto 1938 (91-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||
Lingvoj | portugala vd | ||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||
Profesio | |||
Okupo | verkisto filologo biografo kuracisto bibliotekisto oratoro ![]() | ||
| |||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Barono Benjamin Franklin RAMIZ GALVÃO [benĵamin franklin hamiz gaŭvan], ankaŭ nomata nur Barono de Ramiz Galvão (naskiĝis ela 16-an de junio 1846, en Rio Pardo, Suda Rio-Grando, Brazilo, kaj mortis en la 9-an de marto 1938, en Rio-de-Ĵanejro), estis literaturisto, medicinisto, profesoro, filologo, biografo, oratoro kaj la plej grava helenisto el Brazilo. En frua 20-a jarcento, li estis direktoro de Garnier Almanako kaj, en 1903, plubikigis en ĉi tiu almanako artikolon pri Esperanto. Ramiz Galvão estis la dua okupanto de la Seĝo 32 de Brazila Beletristika Akademio.
- Brazila Beletristika Akademio (Brazil-portugale) - oficiala paĝo.